Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
9000-jara skeleto suferis tuberkulozon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Sciencoj

ISRAELO - 18-an de oktobro, 2008.

La 9000-jara restaĵoj de patrino kaj ŝia bebo antaŭ nelonge eltrovitaj proksime de la marbordo de Israelo donas la plej fruajn konkretajn indicojn de homa tuberkulozo, diras esploristoj. La ostoj estis elfositaj el Alit-Yam, antikva neolitika vilaĝo apud Haifa, kiu restis mergita en la Mediteraneo dum miloj da jaroj. Fakuloj de "University College" en Londono kaj la Universitato de Tel-Aviv uzis DNA-teknologion por konfirmi la bakterion.

Aliuloj trovis restaĵoj kiuj konfirmas ĉeeston de tuberkulozo kaj kiu datiĝas de proksimume 500 000 jaroj. Tamen, mankas firma pruvo, ke la signoj trovitaj en la skeleto de junulo, kiu kredeble apartenas al la unuaj homoj migrintaj el Afriko, Homo erectus, estis efektive kaŭzitaj de tuberkulozo. Iuj fakuloj dubas pri tio. La israelaj ostoj, eltrovitaj de Dro Helen Donoghue kaj Dro Mark Spigelman, pruvas, ke la malsano estas almenaŭ 3000 jarojn pli aĝa ol antaŭe konfirmite en alia restaĵo trovita en Italio. La subakva tombo estis ideala medio por konservi la skeleton kaj ĝia DNA. La Atlit-Yam-ejo troviĝis ene de marĉo, la tomboj estis tiel enfermitaj en argilo, iam kovrita de dika tavolo da sablo kaj poste de marakvo, kaj tio protektis la ostojn kiuj ne kadukiĝis. la  grandeco de la bebaj ostoj, kaj la etendo de tuberkuloza difekto, sugestas, ke la patrino transdonis la malsanon al sia bebo nelonge post ĝia naskiĝo.

Ili vivis ĉirkaŭ la epoko de la unua granda transformo de homa vivmaniero de ĉasistoj-kolektistoj al agrikulturistoj. Unu teorio estas tio, ke la tuberkulozo originale disvastiĝis de bovoj al homoj. Sed ĉi tiuj lastaj eltrovoj en Israelo, eldonitaj en "PLoS One journal", sugestas, ke homa tuberkulozo estas pli malnova ol tiuj de bovoj. Dro Donoghue diris : "Fascine estas, ke la infektanta organismo estas ja la homa tuberkuloza stamo, kontraste kun la originala teorio laŭ kiu homa tuberkulozo evoluis de bova tuberkulozo post besta malsovaĝigo. Ĉi tio alportas al ni la plej bonajn indicojn iam, ke en komunumo kun hejmigitajn bestojn sed antaŭ laktoproduktado, la infektanta stamo estis efektive la homa patogeno. La ĉeesto de grandaj nombroj da bestaj ostoj montras, ke bestoj estis grava manĝaĵofonto, kaj tio verŝajne kaŭzis pliigon de la homa loĝantaro, kiu helpis la tuberkulozo daŭri kaj disvastiĝi."

La sciencistoj ankaŭ povis montri, ke la DNA de la tuberkuloza stamo en la skeletoj perdis specifan pecon kiu estas tre ofta en nia hodiaŭa mondo. "La fakto, ke ĉi tiu forigo okazis antaŭ 9 000 jaroj alportas al ni ankaŭ multe pli bonan ideon pri la indico de ŝanĝo de la bakterio post iom da tempo, kaj indikas ekstreme longan asocion kun homoj," diris Dro Donoghue. Dro
Simon Mays, priskeleta biologo ĉe la angla Heredaĵa Centro por Arkeologio, diris : "Tio permesas al ni retroirigi la aperon de tuberkulozo ĉe homo en Italio je proksimume 6 000 jaroj. Tio diras al ni, ke la homa figuro de tuberkulozo estas tre antikva." Fine, La teamo de la Dro Donoghue esperas, ke sia laboro helpos al aliuloj trovi pli efikajn traktojn por tuberkulozo. Oni taksas, ke proksimume naŭ milionoj da novaj kazoj aperas, kaj preskaŭ du milionoj da personoj mortas pro tuberkulozo tutmonde ĉiun jaron.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi