Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino |
|
|
|
| Mezoriento - Politiko |
![]() ISRAELO / PALESTINO - 11-an de aŭgusto, 2011.La israela ministro pri internaj Aferoj, tiun ĵaŭdon donis sian finan aprobon por la konstruo de 1600 domoj por la judaj kolonianoj en Orienta Jerusalemo, projekto kies anonco dum vizito de la usona vicprezidento Joe Biden lastan jaron kaŭzis diplomatian konflikton kun Vaŝingtono. La aprobo de la ministro Yishaia Elia povus malfaciligi la usonajn penadojn por konvinki la Palestinanojn ne plu serĉi apogon en la Unuiĝintaj Nacioj por la agnosko de sendependa palestina ŝtato. Nunmomente la porpacaj intertraktoj ne plu antaŭeniras pro la daŭra konstruo de judaj kolonioj. La unua aprobo por la konstruo de 1600 domoj en Ramat Shlomo, la regado de la religiaj Judoj super la parto de Cisjordanio en kiu Israelo aneksis Orientan Jerusalemon, estis donita en marso de 2010. Kaj ĝi estis portempe nuligita dum la vizito de S-ro Biden lastjare kaj ankau pro malkonsento inter Israelo kaj Usono pri la konstruo de tiaj kolonioj. |






ISRAELO /
PALESTINO - 11-an de aŭgusto, 2011.