Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Mubarak juĝota en aŭgusto PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
EGIPTIO - 02-an de junio, 2011.

La procezo de la egipta eksa prezidento Hosni Mubarak kaj siaj du filoj, akuzitaj, ke ili mortigis manifestaciantojn dum la popolribelo en januaro kaj februaro kaj ke ili kontraŭleĝe riĉiĝis, okazos komence de aŭgusto, deklaris al la agentejo AFP oficialulo de la tribunalo.

Mubarak kaj siaj filoj, Gamal kaj Ala, kaj la aferisto Hussein Salem devos aperi antaŭ kriminalan tribunalon, kiu estos prezidita de Ahmed Rifat.

Por la unua fojo en la historio de Egiptio, eksa prezidento estos juĝita en tribunalo. La registara ĵurnalo Al-Ahram, kiu raportas el tribunalaj fontoj, deklaris merkredon, ke la procezo, pro sekurecaj kialoj, okazos en Ŝarm el-Ŝeiĥ, kie la eksa prezidento estas enhospitaligita.

La usona Sekretario de ŝtato Hillary Clinton deklaris merkredon, ke Usono esperas, ke Egiptio faros justan procezon ĉar ĝi volas "unuecon de la rajto." La ĵurnalo Al-Ahram raportas same, ke "la malamo al Mubarak pliigas tagon post tago, pro novaj informoj pri liaj riĉaĵoj kaj havaĵoj en fremdlandoj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi