Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
La "araba printempo" apud israelaj limoj PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
ISRAELO - 13-an de majo, 2011.


Fondita kiel rifuĝejo por ĉiuj Judoj post la Holokaŭsto, Israelo, kiu konstruiĝis laŭlonge de militoj kontraŭ la arabaj najbarlandoj, nun alfrontas redifinon de la situacio en la regiono, pro la alfluo de palestinaj rifuĝintoj sur siaj limoj, kiel estis la kazo tiun semajnfinon.

La miloj de manifestaciantoj kiuj proksimiĝis tiun dimanĉon al la limoj de la juda ŝtato, el Sirio, Gaza-Strio aŭ Libano, ilustras la malavantaĝajn konsekvencojn por la bildo de Israelo, de dismeto de potenca armeo fronte al palestinanoj kiuj lanĉas ŝtonojn.

La amasaj kolektiĝoj organizitaj laŭ la landlimoj okaze de la datreveno de la kreo de Israelo en 1948 (la "Nakba" aŭ katastrofo, por Palestinanoj) estis montritaj de komunikiloj tutmonde. Palestinanoj kunvenis same kiel aliaj amasoj tiun vintron en Tunizio kaj Egiptio, kaj tio nur pliigis la dubojn koncerne la kapablon de la juda ŝtato por imagi akcepteblajn kontraŭagojn.

Respondeculoj kaj komentistoj akordiĝas, ke kompareblaj manifestacioj al tiuj de dimanĉo eble rekomenciĝos baldaŭ, ĉar Palestinanoj intencas defii Israelon dum la ĝenerala asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en septembro, kaj intencas proklami unuflanke sian sendependecon malgraŭ haltigo de la pacoprocezo.

"La danĝero, estas ke aliaj manifestacioj de tiu ĝenro okazos, ne nepre apud la limoj, sed en aliaj lokoj", deklaris la israela ministro pri Defendo, Ehud Barak, verŝajne aludante al la judaj kolonioj de Cisjordanio, kaj eble eĉ al la israela teritorio mem. "Ni staras nur ĉe  la komenco. Ni povas atendi tiajn okazaĵojn kaj eĉ pli kompleksajn defiojn en la regiono", li diris en televida intervjuo.

Proksima kunlaboranto de Ehud Barak, Amos Gilad, deklaris : "Ni jam devis alfronti defiojn kiuj ŝajnis nesolveblaj. Estis terorismaj atakoj el la maro, sed de jardekoj, tio estas preskaŭ finita, danke al la sukceso de niaj operacioj. Ni spertis memortigajn atencojn. Kaj nun, la lando estas trankvila kaj stabila", rimarkigis li.

La israela armeo, kiu mortigis almenaŭ 13 palestinanojn tiun dimanĉon por provi malhelpi la amasojn sin impeti al la limo, certigas ke ĝi agis kun mezuro.

La manifestacioj de la tielnomata Nakba estis relative pacaj en Cisjordanio, same kiel en Jordanio kaj en Egiptio, nuraj arabaj landoj kiuj subskribis interkonsentojn pri paco kun Israelo. La vicĉefministro Moshe Yaalon akuzis la libanajn kaj siriajn registarojn, ke ili kuraĝigis la manifestaciantojn iri al la limoj por provi malstabiligi Israelon.

Alfrontante ekde du monatoj gravan ondon de kontesto, la siria estro Baŝar al Assad vidas eble en tiuj manifestacioj de la "Nakba" eblon por eliri el la krizo, post semajnojn de subpremo.

La amaso de palestinaj rifuĝintoj restas la fundamento de la problemo. Centoj da miloj de Palestinanoj estis senposedigitaj de iliaj teroj dum la unua israela-araba konflikto en 1948 kaj, kiel iliaj milionoj da idoj, ili postulas la rajton rekuperi siajn posedaĵojn.
Israelo ekskludas tian scenaron, kaj du jardekoj de penadoj al paco nun staras en senelirejo, Palestinonaj siaflanke ekskludas, ke la rifuĝintoj estu reinstalitaj aliloken.

Fonto : Reuters
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi