Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ĉu morgaŭ Irano ? PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
IRANO - 18-an de marto, 2011.

La mortigaj kugloj povas esti ŝijaismaj aŭ sunaismaj, moderaj aŭ radikalaj, porokcidentaj aŭ "kontraŭimperiismaj". La mortantaj loĝantaroj ankaŭ. Sed la pafantaj reĝimoj similas unu la alian. Tiu de Tripolo sciis cetere anstataŭigi la sorĉkanton de la monda revolucio per la gardado de la limoj de la Eŭropa Unio.

En la samaj falsadoj kuniĝas ankaŭ la registaroj, pri kiuj oni emus pensi ke ĉio distingas ilin. Teherano tiel asertis percepti en la araba demokratia ribelo la antaŭsignojn de "islama vekiĝo" inspirita de la irana revolucio de 1979. Israelo alproprigis al si tiun fantazion, sed por ŝajnigi, ke tiu fenomeno estas alarma. Tamen, kiam la iranaj opoziciuloj volis saluti la manifestaciantojn de Kairo, la reganta teokratio alpafis ilin. La israela armeo siavice ne masakras civilulojn ‒ escepte se tiuj estas palestinanoj. Sed s-ro Benjamin Netanjahu ne aprezas pli ol Teherano, ke la araba junularo postulas liberecon. Ĉar tiu postulo povus forigi bonegajn partnerojn de lia lando, aŭtokratajn jes, sed porusonajn. Ĝi povas konduki ankaŭ al tio, ke Israelo ne plu rajtus proklami sin "sola demokratio de la regiono" por des pli bone akuzi la aliajn. Tiam restus al ĝi jam nur la irana timigilo.

Nu, la streĉiĝoj kun Israelo kaj la internaciaj sankcioj ebligas al la teherana reĝimo, kuraĝigita pro la malfortiĝo de siaj ĉefaj regionaj konkurantoj (Egiptio kaj Saud-Arabio), reaktivigi sian naciisman retorikon. Tio des pli utilas al ĝi, ĉar la verda movado de 2009 ne estis neniigita de la seninterrompa subpremado kontraŭ ĝi. La plej alta gvidanto Ali Ĥamenei esperis, ke la "vakcino" de pendumadoj kaj torturoj detruis la "ĝermojn" de la kontestado. Ve por li ! La arabaj ribeloj same kiel la humiliga kontrasto inter klera loĝantaro kaj arĥaika politika sistemo subfosas la jam skuatan legitimecon de ĝia reĝimo.

Do, ĉar ĝi ne mitralas la amason de malkontentuloj per aviadiloj, "laŭ la libia maniero" la reganta religia klano kuraĝigas la mortigajn postulojn de ĝiaj fanatikuloj. Tagon post forta mobiliziĝo de la opozicio, 222 el la 290 deputitoj postulis proceson kontraŭ s-roj Mehdi Karubi kaj Mir Musein Musavi, du eksaj altaj funkciuloj de la reĝimo, kiuj vivas sub prigardata loĝado ekde kiam ili leviĝis kontraŭ la Plejsupera Gvidanto. Kaj la 18-an de februaro okazis en Teherano manifestacio celanta "esprimi sian malamon, sian koleron kaj sian naŭzon kontraŭ la sovaĝaj kaj indignigaj krimoj de la ĉefoj de la ribelo kaj iliaj hipokritaj kaj monarĥistaj aliancanoj".  Kiel "cionistaj agentoj", "huliganoj kaj ribeluloj" ili estas minacataj je morto.

Kvankam ĝi montras malmultan imagon kaj da vortprovizo, la teokrata reĝimo ne estas sen apogo ; la okcidentaj riproĉoj lasas ĝin indiferenta. Tamen ĝia ekzisto ne estas solida, ĉar, kiel memorigis, la 14-an de februaro la turka prezidento Abdulah Gul, vizite en Teherano : "Kiam la ŝtatestroj ne atentas la postulojn de sia nacio, tiam la popoloj mem taskas sin pri tio."

El "Le Monde Diplomatique"
de Serge Halimi, tradukita de Vilhelmo Lutermano el la franca.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi