Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Prezidento Saleh promesas novan konstitucion PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
JEMENO - 10-an de marto, 2011.


Ĵaŭdon en la jemena ĉefurbo Sanao, la prezidento Ali Abdallah Saleh submetita al kreskanta popola kontesto, promesis referendumon antaŭ la fino de 2011 pri la Konstitucio, malfermante la vojon al parlamenta reĝimo. La opozicio forpuŝis la iniciaton kaj alvokis al la "forpaso de la reĝimo". 

Alparolante al miloj de personoj kiuj estis kunvenintaj en Sanao, la prezidento Saleh ankaŭ engaĝiĝis "daŭre protekti" la manifestaciantojn, ne gravas ĉu ili estas por aŭ kontraŭ lia reĝimo, poste de la bataloj kiuj kaŭzis almenaŭ du mortintojn en la lando. "Mi proponas novan iniciaton por eviti al la lando novan ribelon", deklaris la prezidento, anoncante "referendumon antaŭ la fino de la jaro pri nova Konstitucio kondiĉante klare la dividon de la povoj". Laŭ li, tiu ĉi estonta Konstitucio devu "fondi parlamentan reĝimon, donante ĉiujn ekzekutivajn povojn al registaro elektita de la Parlamento en 2011 aŭ komence de 2012".

La mandato de la prezidento Saleh, kiu regas Jemenon de 32 jaroj, finiĝas en 2013. Lastan semajnon la jemena ŝtatestro, aliancano de Usono en la lukto kontraŭ al-Kaida en la regiono, sed politike pli kaj pli izolita, forpuŝis planon por eliri el la krizo proponita de la politika opozicio. La opozicio poste deklaris, ke ĝi volas eksigi lin.

Usono deklaris sin "profunde maltrankviligita" pro la perfortagoj en Jemeno. "Ni restas profunde maltrankviligitaj antaŭ la daŭra perforto en Jemeno, kaj ni daŭre alvokas al la sekurecaj fortoj, same kiel la manifestaciantoj, sin deteni de perforto", deklaris Mark Toner, proparolanto de la Ŝtata Departemento.

La malboniĝo de la situacio en Jemeno, malriĉa lando en la araba duoninsulo, instigis la usona Ŝtata Departemento konsili al usonaj ŝtatanoj forlasi la landon. Britio kaj Kanado ankaŭ same faris. La jemena reĝimo estas kontestata ekde fino de januaro kun manifestacioj en Sanao, Taez, Adeno kaj en la resto de la lando. Ekde la komenco de la kontesta movado en januaro kontraŭ la reĝimo de la prezidento Saleh, trideko da personoj estis mortigitaj en la perfortoj laŭ Amnestio Internacia.

Ankaŭ legu :
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi