Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno |
|
|
|
| Mezoriento - Politiko |
![]() JEMENO - 01-an de marto, 2011.Post la alvoko de la opozicio, dekmiloj de personoj iris en la stratojn de la jemena ĉefurbo por peti la eksiĝon de la prezidento Ali Abdallah Saleh, kiu regas la landon jam de 32 jaroj. Masiva manifestacio invadis tiun tagon la centron de Sanao. Ali Abdallah Saleh akuzis Israelon kaj Usonon, ke ili "kaŭzis" la araban ribelon. La manifestaciantoj, en densaj rangoj, blokis tri stratojn kiuj kondukas al la Universitato de Sanao, centro de la kontesto en la ĉefurbo ekde la 27a de januaro, antaŭ kiu ili kunvenis. Neniu oficiala taksado de la graveco de tiu manifestacio estas disponebla sed la korespondanto de la AFP taksis la nombron al pluraj dekoj da miloj de personoj. "La popolo volas la falon de la reĝimo, la popolo volas la eksiĝon de Ali Abdallah Saleh", kriis la manifestaciantoj. Pluraj opoziciestroj, kiuj vokis al "tago de kolero" kontraŭ la reĝimo, kuniris al la manifestacio kontraŭ la prezidento Saleh. Granda nombro de anoj de jemenaj triboj ankaŭ partoprenis la manifestacion, post la decido de pluraj estroj de potencaj triboj aliĝi al la opozicia movado. La reĝimo de la prezidento Saleh estas kontestata en la stratoj de la lando ekde januaro kaj manifestacioj okazas ekde tiam en Sanao, Taez, sude de la ĉefurbo, kaj precipe en Adeno, en la sudo de la lando. Laŭ Amnestio Internacia, almenaŭ 27 personoj estis mortigitaj dum tiu movo de protesto. La parlamenta opozicio decidis la 20an de februaro sin kunigi al la kontesto lanĉita ĉefe per studentoj. Ekde tiu dato, miloj de personoj restadas antaŭ la Universitato por postuli la falon de la reĝimo. Siaflanke, la prezidento Saleh asertis mardon antaŭ aro da ĵurnalistoj, ke la ribeloj kiuj ekskuas la araban mondon "de Tunizo al Omano (...) estas ŝtormo kaŭzita kaj estigita de Tel-Aviv, sub la superrigardo de Vaŝingtono". Li aldonis ke la protestoj en Jemeno "estas nur provo imiti" la ribelojn en la aliaj arabaj landoj, certigante ke "Jemeno ne estas Tunizio nek Egiptio, kaj la jemena popolo malsimilas al tiuj". La prezidento tamen ripetis sian devontigon al "protekto de la manifestaciantoj" kaj sian alvokon al la opozicio por la rekomenco de dialogo. |






JEMENO - 01-an de marto, 2011.
La manifestaciantoj, en densaj rangoj, blokis tri stratojn kiuj kondukas al la Universitato de Sanao, centro de la kontesto en la ĉefurbo ekde la 27a de januaro, antaŭ kiu ili kunvenis. Neniu oficiala taksado de la graveco de tiu manifestacio estas disponebla sed la korespondanto de la AFP taksis la nombron al pluraj dekoj da miloj de personoj.
almenaŭ 27 personoj estis mortigitaj dum tiu movo de protesto. La parlamenta opozicio decidis la 20an de februaro sin kunigi al la kontesto lanĉita ĉefe per studentoj. Ekde tiu dato, miloj de personoj restadas antaŭ la Universitato por postuli la falon de la reĝimo. 