Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado... |
|
|
|
| Mezoriento - Politiko |
![]() ISRAELO / PALESTINO - 11-an de oktobro, 2010.La israela ĉefministro, Benjamin Netanjahu, promesis hodiaŭ lundon 11-an de oktobro, peti al sia registaro novan moratorion de la koloniado en Cisjordanio "kondiĉe, ke la palestina regantaro diras sendubasence al sia popolo, ke ĝi agnoskas Israelon kiel la nacia Ŝtato de la juda popolo". La Palestina Aŭtoritato tuj malakceptis la proponon. "Ĉi tiu peto havas nenian ligon kun la paco-procezo, nek kun la devontigoj kiujn Israelo ĝis nun ne plenumis. Ni malakceptas ĝin en la tuto kiel en la detalo", deklaris la ĉefa palestina diplomato, Saeb Erakat. La Palestinanoj jam plurfoje forbalais ĉi tiun tipon de kondiĉoj, argumentante, ke ili jam agnoskis Israelon, kiu ĝis nun neniam petis ĉi tiun kondiĉon en la establo de diplomatiaj rilatoj kun aliaj landoj, inkluzivante kun arabaj subskribintoj de pac-akordoj kun Israelo. Jam de kelkaj semajnoj kuŝas Israelo sub intensa internacia premo, precipe usona, por konsenti plidaŭrigi la moratorion pri novaj konstruoj en la kolonioj de Cisjordanio kiu eksvalidiĝis la 26-an de septembro. La palestina gvidanto Mahmud Abbas deklaris, ke li ne daŭrigos intertraktadojn se Israelo ne tuj ĉesas vastigon de siaj kolonioj en palestina teritorio. |






ISRAELO /
PALESTINO - 11-an de oktobro, 2010.
Komentoj
Jaser' Arafat' paroladis al la okcidentanoj en la angla lingvo pri homaj rajtoj kaj "paco inter bravuloj", dum la palestinanojn li alparoladis en la araba lingvo pri "fina venko" de la islamanoj kontraŭ judoj kaj necesa trompo pere de la porpacaj traktadoj, kiujn li komparis kun la pac-traktato de Hudajbijah en 628 A.K. Respondi | Citi | Citi
Ekzistas multaj ŝtatoj, kies ŝtata religio estas islama aŭ kristana … kial ne juda ? Respondi | Citi | Citi
Tie cxi ne temas pri sxtata religio, sed pri difino mem de la lando, kiel sxtato de anoj de unu specifa religio. Tute alia afero ! Respondi | Citi | Citi
Pri la historia "pakto de protekto" ( www.dhimmitude.org/.../ ) legu tiujn artikolojn en la lingvoj franca ( www.dhimmi.org/ArticlesF.html ) kaj angla ( www.dhimmi.org/LecturesE.html ) Respondi | Citi | Citi
"PLO agnoskas la rajton de la ŝtato Israelo ekzisti en paco kaj sekureco." Sed ekde tiam la israela registaro trudas al ne-Judoj kiuj kandidatiĝas por israela nacieco ĵuri lojalecon al "la juda kaj demokrata ŝtato de Israelo". Respondi | Citi | Citi
Tio ŝajnas al mi tute racia kaj prava, kaj tiel oni ĵuras en Usono … tamen mensogo dum ĵuro eblas !
la pakistanano Faisal Shahzad fariĝis usonano en 2009 sed li provis eksplodigi bombon ĉe TIME SQUARE en Nov-Jorko je la 1a de majo 2010. Ĉe la tribunalo li respondis al la ĵuĝisto ke, kiam li akiris la usonan ŝtatecon li ja ĵuris fidelecon al Usono sed estis tiam mensoganta : tion oni nomas "Takija" (trompo, mensogo, kaŝo, "saĝeco") en islamo. La tribunalo punis lin per dumviva enkarcerigo. (fonto en la lingvo angla telegraph.co.uk/.../... )
Ratoj ne povas ekzisti sen devoj, ĉar en ĉiu komunumo rajtoj de iuj estas devoj de aliaj. Respondi | Citi | Citi
Israelanoj kaj palestinanoj havas la samajn esperojn kaj la samajn revojn, sed revoj de iuj fariĝis premsonĝoj de la aliaj kaj esperoj de iuj fariĝis malesperoj de la aliaj, ĉar ĉiuj rifuzas al la aliaj kion ili postulis por si mem. Sian menso-staton ili ĉiuj nepre devas ŝanĝi, kiel faris eŭropanoj post la dua mond-milito. Respondi | Citi | Citi
Ekde vi havas okazon mallauxdi Islamon vi tion tuj faras !!! Vi tion tiel ofte kaj regule faras, ke bedauxrinde la komentoj perdas parton de kredeblecon… Respondi | Citi | Citi
Eklernu pri islama leĝaro (ŝaria') kaj pri statuto de la ne-islamanoj en islama socio (dhimma') kaj poste pripensu vian celon : ĉu temas pri homaj rajtoj por ĉiuj aŭ nur por iuj ?
Ĉu vi akceptus malrespektadon de la homaj rajtoj kontraŭ ne-islamanoj en islama ŝtato de Palestinio dum vi malakceptus malrespektadon de la homaj rajtoj kontraŭ ne-judoj en juda ŝtato de Israelo ?!
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.