Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Siria prezidento vizitas Iranon |
|
|
|
| Mezoriento - Politiko |
![]() SIRIO / IRANO - 04-an de oktobro, 2010.La prezidento de Sirio, Baŝar al-Assad, alvenis en la irana ĉefurbo Teherano por vizito kies celo estas certigi iranajn gvidantojn, ke la alianco inter la du landoj estas solida malgraŭ la plibonigo de siriaj rilatoj kun Usono. La prezidento al-Assad renkontis la iranan prezidenton Mahmud Ahmadinejad kaj aliajn oficialulojn sabate por diskuti "la esceptajn ligojn" inter la du landoj kaj la plej lastajn internaciajn evoluadojn. La vizito okazas malpli ol semajnon post kiam Hillary Clinton, usona sekretariino de ŝtato, renkontis Walid al-Moualem, la sirian ministron pri Eksterlandaj Aferoj, en Nov-Jorko. Baŝar al-Assad antaŭe renkontis la specialan senditon de Usono al Mezoriento George Mitchell, kiu estas nun provanta savi palestinajn-israelajn pacoparoladojn de disfalo.Unu el la ĉefaj objektivoj de Usono en sia provo repacigi rilatojn kun Sirio estas enmeti kojneton inter la laika reganta hierarkio de Sirio kaj religiaj iranaj regantoj, analizistoj diras. Usono ankaŭ deziras, ke Sirio distanciĝu de la libana grupo Hezbollah, subtenata de Irano. Usona oficialulo diris post la renkontiĝo inter Clinton kaj Moualem, ke Sirio estas "tre interesita" renovigi pacajn paroladojn kun Israelo kiel parto de mezorienta plutrakto de la problemo de kolonioj fare de Vaŝingtono. Sed Vaŝingtono, la oficialulo aldonis, zorgas pri "aktiveco de Sirio en Libano" kaj ties interrilato kun Hezbollah. Vaŝingtono akuzas Sirion, ke ĝi donas armilojn kun la helpo de Irano. Paroladoj rektaj inter Sirio kaj Usono malpli maltrankviligos Iranon se iranaj-usonaj ligoj fariĝus malpli malamikaj. La alianco de Sirio kun Irano datiĝas de la islama Revolucio en 1979, kiam Sirio ŝirmis iran-subtenitajn klerikojn en najbara Libano kaj ĝi estis la nura araba lando kiu subtenis Iranon en ĝia milito de 1980 al 1988 kontraŭ Irako. |






SIRIO /
IRANO - 04-an de oktobro, 2010.
George Mitchell, kiu estas nun provanta savi palestinajn-israelajn pacoparoladojn de disfalo.
Komentoj
eo.wikipedia.org/wiki/Irano
Libano : ne Lebano
eo.wikipedia.org/wiki/Libano Respondi | Citi | Citi
le gu la artikolon de S-ino LÖWENSTEIN ĉe BONALINGVO.ORG bonalingvo.org/.../... Respondi | Citi | Citi
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.