Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Protestoj en Kairo kontraŭ sukcedo de Mubarak |
|
|
|
| Mezoriento - Politiko |
![]() EGIPTIO - 26-an de septembro, 2010.Kontraŭregistaraj protestantoj en Egiptio manifestaciis en la lastaj tagoj kontraŭ la plano de la nuna prezidento Hosni Mubarak pri sukcedo al prezidenteco. Vidiĝis tumultaj scenoj kiam ĉirkaŭ 300 manifestaciantoj kunvenis ekster la eksa reĝa palaco en la egipta ĉefurbo Kairo. Ili estis konvinkitaj, ke la filo de Mubarak, Gamal prepariĝas transpreni la kondukilojn de potenco. "Niaj postuloj estas evidentaj, ni ne volas prezidentecan heredaĵon, ni ne volas denove voĉdoni por la sama prezidento kaj ni ne volas ajnajn falsajn balotadojn" la protestanto kaj politika ĵurnalisto Hamdin Sabahi rakontis.Kontraŭtumultaj policistoj tute ĉirkaŭis la protestantojn kaj ilia nombro eĉ foje superis tiun de la manifestaciantoj. Ne longe daŭris, antaŭ ol la manifestacio iĝis tumulto. Multaj ĉe la amaskunveno estis arestitaj de policistoj, kaj oni raportis kelkajn batadojn. Laŭ lastatempaj konstituciaj ŝanĝoj, la filo de la nuna prezidento Hosni Mubarak, Gamal Mubarak, estas konsiderata kiel unu el la kelkaj politikistoj en Egiptio laŭleĝe kvalifikita por konkursi en prezidentaj balotadoj. Persistaj signoj pri la malbona sano de lia patro daŭre intensigas onidiroj pri ebla baldaŭa transdono de potenco. |






EGIPTIO - 26-an de septembro, 2010.
"