Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
IAEA rifuzas araban rezolucion kontraŭ Israelo PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
ARABAJ LANDOJ /  ISRAELO - 26-an de septembro, 2010.


La Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), kontrolorganizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por atoma energio, malakceptis araban rezolucion kiu petis al Israelo aliĝi al tutmonda traktato kontraŭ atomaj armiloj.

La ĝenerala asembleo de la 151-membra IAEA blokis la rezolucion ĉe ĝia renkontiĝo en Vieno(Aŭstrio) tiun lastan vendredon. Kvindek unu membroj deklaris, ke ili voĉdonis kontraŭ la rezolucio, 46 voĉdonis favore al ĝi, kaj 23 sin detenis.

Israelo avertis la organizaĵon, ke araba puŝo kiu celus la Judan ŝtaton en rezolucio povus doni "mortigan frapon" al estonta kunlaboro pri sekurecaj intertraktadoj en Mezoriento : "Aprobi ĉi tiun rezolucion estos mortiga frapo al ajna espero por estonta kunlaboraj penoj al pli bona regiona sekureco en Mezoriento," Ehud Azoulay, sendito de Israelo al IAEA deklaris, tuj antaŭ la voĉdono.

La israela delegito faris sian komunikaĵon dum streĉa debato pri la projektata rezolucio, kiu devis peti al Israelo aliĝi al la Traktato pri Ne-Disvastigo (TND). Arabaj reprezentantoj asertis, ke la supizita israela atoma armilejo minacas regionan pacon kaj stabilecon. Israelo restas la nura lando de la regiono ekster la TND.

Usono instigis arabajn ŝtatojn rezigni pri tiu rezolucio, dirante, ke ĝi povus malhelpi pli larĝajn penojn por malpermesi tiajn armilojn en Mezoriento kaj ankaŭ sendi negativan signon al la relanĉita israela-palestina pacoprocezo. "Estas...nekonvene, ke ĉi tiu rezolucio estas traktita samtempe kiam pacaj paroladoj en Mezaoriento rekomenciĝas post longa prokrasto," Glyn Davies, usona ambasadoro, argumentis. "La alfrontiĝo kaŭzita de ĉi tiu rezolucio minacas ĉi tiujn interparolojn, ĝuste kiam ili estas restartigitaj," li diris al la asembleo.

Israelo siaflanke diras, ke ĝi ne aliĝos al la TND ĝis estas ampleksa paco en la tuta regiono. Fakte, la lando devus rezigni pri sia atoma armilaro se ĝi konsentus subskribi la pakton.

Ali Asghar Soltanieh, la irana ĉefdelegito, kies lando estis inter la plej fervoraj subtenantoj de la rezolucio, kvankam ne-araba lando, asertis venkon malgraŭ la malakcepto de la rezoluciopropono, kaj deklaris al reporteroj, ke la voĉdono kaj ĉirkaŭa diskuto metis premon sur Israelon, kiu estas ofte konsiderita kiel la nura mezorienta lando kiu posedas atomajn armilojn.

Sed la rezulto estis seniluziiga por subtenantoj de la rezolucio, kiu esperis profiti la impeton lastjaran, kiam la asembleo de  IAEA superregis okcidentajn kontraŭstarojn por aprobi similan rezolucion rekte kritikanta Israelon kaj ties atoman programon por la unuafoje en 18 jaroj.

Arabaj ŝtatoj diras, ke ne povas esti paco en Mezoriento ĝis Israelo rezignos pri sia atomaj armiloj. Israelo neniam konfirmis nek neis la posedon de atomaj bomboj, en politiko de ambigueco kies celo estas malinstigi la arabajn najbarojn kaj foje malamikojn. Israelo kaj Usona konsideras Iranon kiel ĉefa minaco de atomadisvastigo en Mezoriento, kaj akuzas ĝin, ke ĝi provas sekrete evoluigi atomajn armilojn. La akuzo estas rifuzita de Teherano.

Fonto : Novaĵagentejoj diversaj



 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi