Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
UN kritikas enketojn de Israelo kaj Palestino pri militkrimoj PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
PALESTINO / ISRAELO - 21-an de septembro, 2010.


Israelo kaj la movado Hamaso malsukcesis fari konvenajn sendependajn enketojn pri la akuzoj de militaj krimoj dum la israela operaco en la Gaza-Strio en decembro 2008, taksis hodiaŭ mardon 21-an de septembro,  la komitato de la Unuiĝintaj Nacioj kiu devas kontroli ĉi tiujn enketojn kiuj sekvas la raporton Goldstone.

La enketoj de ambaŭ partoj, postulitaj de la raporto de la juĝisto Goldstone, delegito de UN, "restas nekompleta en certaj kazoj aŭ ne atingis internaciajn normojn en aliaj", klarigas la komitato de fakuloj. Ili havas taskon enketi pri la laŭleĝaj procesoj lanĉitaj de Israelo kaj la Palestinanoj sekve de ĉi tiu milita ofensivo.

Israelo estas kritikita pro ĝia "manko de kunlaboro", klarigas la tri fakuloj de la komitato kreita lastan martno de la Konsilaro de la Homaj Rajtoj de UN. La lando "malhelpis la takson de la Komitato pri enketoj" koncerne al eblaj kazoj de militaj krimoj, ili aldonas.
Ili rimarkigas, ke la lando bone gvidis siajn proprajn enketojn kaj eldonis multenombrajn informojn pri la operaco "malmoligita Plumbo" de la israela armeo en Gazao. Inter la 27-a de decembro 2008 kaj la 18-a de januaro 2009 ofociale mortis1400 homoj ĉe palestina flanko kaj 13 ĉe israela flanko.

"Israel gvidis enketojn en multnombraj okazaĵoj, sed nur kvar el ili finiĝis en akuzoj pri krimoj, inter kiuj unu estis nur kondamno por rabo de kreditkarto", ili klarigas. Sed, ili aldonas, "la rifuzo kunlabori" kun la komitato malebligis ĝustan takson pri la maniero laŭ kiu estis faritaj tiuj enketoj, kaj ĉu ili estis faritaj "sendependece, senpartiece kaj travideblece".

Ĉe la palestina flanko, la fakuloj emfazas pli aktivan kunlaboron de palestinaj aŭtoritatoj, sed mallaŭdas la rezultojn de la du komisionoj instalitaj de Hamaso en la Gaza-Strio. La unua el ĉi tiuj komisionoj, "kunmetita de reprezentantoj de aŭtoritatoj de Gazao, fakte de la movado Hamaso, faris neniun penon por alrespondi akuzojn" faritaj en la raporto de UN. La dua pli sendependa komisiono, provizis la UN-fakulojn per informoj, sed "ankaŭ malsukcesis doni pruvon pri asertoj, ke politikaj kaptitoj estis liberigitaj kaj leĝaj procesoj lanĉitaj", deklaras la UN-fakuloj.

Konkludoj de ĉi tiu raporto devas esti oficiale enkondukitaj la 27-an de septembro antaŭ la Konsilaro de Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu kreis la komitaton en marto.

La dokumento de la sudafrika juĝisto Goldstone, aperinta antaŭ unu jaro, akuzis Israelon kaj palestinajn grupojn pri militkrimoj dum la milito en Gazao. Ĝi tiame rekomendis submeti la aferon antaŭ la Internacia Krim-Tribunalo (IKT) se israelaj kaj palestinaj aŭtoritatoj rifuzos malfermi kredindajn enketojn pri "militaj krimoj" kaj puni la kulpulojn.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi