Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Rektaj intertraktadoj en Mezoriento Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
PALESTINO / ISRAELO / EGIPTIO - 14-an de septembro, 2010.


Israelaj kaj palestinaj gvidantoj renkontiĝis en Egiptio por dua rondo de rektaj intertraktadoj peritaj de Usono, dum ankoraŭ regas daŭrantaj diferencoj pri la plano de Israelo konstrui pliajn kontraŭleĝajn Judajn koloniojn sur palestina teritorio.

Neniu sciigo aperis, nenia kompromiso pri la kolonia afero sed Benjamin Netanjahu, la israela ĉefministro kaj Mahmud Abbas, la palestina gvidanto, laŭraportite havis kune "gravan diskuton" pri kernaj aferoj dum paroladoj ĉe la Ruĝa Maro en la feriejo de Ŝarm-el-Ŝeiĥ tiun mardon.

Malgraŭ defioj pri kernaj aferoj kiel la sekureco de Israelo, la landlimoj de estonta palestina ŝtato, la sorto de palestinaj rifuĝintoj kaj la estonteco de Jerusalemo, la usona sendito ankoraŭ kredas, ke paco-interkonsento eblas ene de unu jaro : "Hodiaŭ la du flankoj komencis gravan diskuton pri kernaj aferoj," George Mitchell diris post kiam Netanjahu kaj Abbas tenis ĉirkaŭ 100 minutoj da rektaj paroladoj. Sed Mitchell ne diris pri kiaj aferoj estis diskutite.

Hillary Clinton, la usona Sekretariino de Ŝtato, alvenis al Ŝarm-el-Ŝeiĥ mardon matene, kaj instigis ambaŭ Israelanoj kaj Palestinanoj trovi vojojn por malbari la "hurdon" al vera paco. Antaŭe, ŝi ripetis, ke la prezidento Barack Obama petis al Israelo etendi la 10-monatan moratorion pri kontraŭleĝaj kolonioj kiu eksvalidiĝos ĉe la fino de ĉi tiu monato. "Ni kredas, ke la moratorio devus esti plilongigita," ŝi diris lunde.

"Samtempe ni agnoskas, ke interkonsento kiu povus esti forĝita inter Israelanoj kaj Palestinanoj pri agoj faritaj de ambaŭ flankoj, kiuj ebligus al la intertraktadoj daŭri, estas en la plej bonaj interesoj de ambaŭ flankoj."

La Palestinanoj diris, ke se la moratorio ne estas plilongigita, la intertraktadoj povus veni al kompleta halto. La nuna haltigo de koloniokonstruo ne malhelpis la israelan registaron aprobi novajn koloniojn en Orienta Jerusalemo.

"Daŭre konstruadi koloniojn en ajna formo signifas detruon de la intertraktadoj," Saeb Erekat, la ĉefa palestina intertraktanto, deklaris. Erekat estis parolanta post kiam Sro Netanjahu diris dimanĉe, ke li ne plilongigos la moratorion pri konstruado, kvankam li indikis, ke li limigos estontan konstruon.

Estas nun duonmiliono da Judaj kolonioloĝantoj trans la okupita Cisjordanio, kaj certe tio tre malfaciligos la starigon de kontinua palestina ŝtato pro la proksimeco de tiuj kolonioj al palestinaj urboj.

Alianculoj de Netanjahu, kies koalicio estas superregita de por-koloniaj partioj, avertas kaj minacas pri registara disfalo, se li malsukcesas vastigi la kontraŭleĝajn koloniojn en Cisjordanio. Tiam, kolonioj restas la ĉefa afero en tiuj ĉi intertraktadoj.

La intertraktadoj ne ŝajnas tiel promesplenaj, sed povus aperi ia speco de kompromiso, simila al kio okazis la lastan fojon, kiam  Israelanoj konsentis halti la konstruon de novaj kolonioj, sed daŭrigis tion, kion ili vokas 'naturan kreskon' de tiuj internacie deklaritaj kontraŭleĝaj kolonioj.

Laŭ Hillary Clinton, Benjamin Netanjahu devas zorgi pri grava problemo : Israelo alfrontas severajn sekurecodefiojn kiam Hezbollah en Libano kaj Hamaso en la Gaza-Strio akiras pli danĝerajn misilojn kaj raketojn.

Koncerne Mahmud Abbas, ŝi diris, ke li jam de longe petis du-ŝtatan solvon, sed devas li pruvi al la palestina loĝantaro, ke li povas atingi la celon tra intertraktadoj prefere ol armita rezisto.

Kiam Hillary Clinton peris la lanĉon de la rektaj intertraktadoj la trian de septembro en Vaŝingtono, ambaŭ flankoj konsentis, ke ene de unu jaro ili solvos la kernajn aferojn de israela sekureco, landlimoj de palestina ŝtato, la sorto de palestinaj rifuĝintoj kaj la statuso de Jerusalemo.

La Palestinanoj deziras ŝtaton en Cisjordanio kaj Gaza-Strio, kun Orienta Jerusalemo kiel ĉefurbo. Netanjahu akceptis du-ŝtatan solvon, sed montris neniun signon, ke li akceptos Jerusalemon kiel ĉefurbon de palestina ŝtato. Laŭ Israelo, Jerusalemo restas nedisigbela ĉefurbo de la Juda Ŝtato.

Legu pri la sama temo :

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi