eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Venko de Ahmadineĵad konfirmita en Irano Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
IRANO - 01-an de julio, 2009.

La irana prezidento Mahmud Ahmadineĵad nuligis viziton al pintokunveno de la Afrika Unio en Libio, respondeculoj en Teherano anoncas. La oficejo de Sro Ahmadinejad ne donas iun kialon pro la decido. Lia vizito estintus unu el lia unua gravaj publikaj aperoj eksterlande ekde lia reelektiĝo en la irana ege disputata voĉdonado pasintmonate. La opozicio okazigis amasprotestojn, dirante, ke la voĉdonado estis falsita.
La aŭtoritatuloj neas la aserton. Jam 17 homoj supoze mortis dum kontraŭstaraj surstrataj amaskunvenoj. Lundon, la irana pinta balotada korpo, la Konsilio de Gardantoj, konfirmis la venkon de Sro Ahmadineĵad post parta rekonto de voĉdonoj. Lia ĉefa kontestanto, Mir Hossein Mousavi, diris, ke la tuta balotado devus esti nuligita kaj okazigita denove. Merkredon, alia venkita kandidato, Mehdi Karoubi, diris, ke la registaro de Sro Ahmadineĵad ne estas laŭleĝa.

Kelkaj respondeculoj de la Afrika Unio timis, ke la apero de Sro Ahmadineĵad ĉe la tritaga pintokunveno povus flankenpuŝi la afrikajn aferojn en la tagordo. Inter ili estas:
  • la peto de la konfliktanta transira registaro en Somalio por militista subteno por batali malcedemajn Islamistojn
  • la projekto de la libia gvidanto Muammar Kadafi por " unuiĝintaj nacioj de Afriko" kun ununura valuto kaj armeo
  • la metodoj por akceli investojn en agrikulturon kaj plibonigo de nutraĵa sekureco trans Afriko.

La Konsilio estas la plej influa organismo en Irano kaj estas aktuale regata de konservativuloj. "La sekretario de la Konsilio de Gardantoj en letero al la ministro de internaj aferoj anoncis la finan decidon de la Konsilio... kaj deklaris la aprobon de la precizeco de la rezultoj de la prezidentelekto," la ŝtata televidstacio diris. Parta rekonto de la balotado farita tiun lundon montris neniujn neregulaĵojn en la voĉdono, aldonas la irana anglalingva televidostacio, laŭ Reuters novaĵagentejo.

Sro Ahmadineĵad estis oficiale reelektita kun 63% de la voĉdonoj je la 12-a de junio. Raportoj diras, ke estis bataloj komence de la semajno en centra Teherano inter kontraŭstaraj manifestaciantoj kiuj provis formi homan ĉenon kaj sekurecfortoj. La Konsilio de Gardantoj decidis, ke neregulaĵoj en la voĉdonado ne povis ŝanĝi la rezulton de la balotado. Por multaj Irananoj la lasta decido konfirmanta la venkon de Sro Ahmadineĵadestas konsiderata kiel fraŭdo.

La grava krizo en Irano ekde la prezidentelekto  plonĝis la Islaman Respublikon en novan kaj nekonatan teritorion, fremdaj korespondantoj diras. Ĉiuj specoj de ruĝaj linioj estas transiritaj, kun senprecedenca publika kondamno de la supera gvidanto, Ajatolo Ali Ĥamanei. Irano restas dividita eĉ ene de la reganta elito kiu estas publike kverelanta. Dume la amasaj amaskunvenoj de multepartia kontraŭstara koalicio aperis. Ĉar ĝi ne havas efikan gvidantaron, la iranaj respondeculoj povis repreni la iniciaton, helpe de sekureca subpremo kaj centoj, iuj diras, eĉ kelkmiloj estis arestitaj. La homoj kiuj alstratiĝis ankoraŭ estas koleraj pri kio okazis, kaj la aŭtoritatuloj devas timi, ke kolero povus eksplodi denove.

Legu ankaŭ :
 

Komentoj  

 
0 # Eric Coffinet 2009-07-02 08:32 Resume : homoj voĉdonas sed "Dio" elektas kaj ve al la ribelantoj ! Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi