eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS

    Je la 7-a, Mozilo eldonis novan beta-version de la estonta Firefox 4. Ĝi subtenas "Severan transportsekurigon je HTTP" kaj aplikprograman interfacon por prilabori sondatumojn.

  • Bulgarian Writer Atanas Seykov Dies at 82

    The Bulgarian writer, publicist and lexicographer Atanas Seykov has passed away at 82 years of age. Seykov was born in 1928 in Sofia. In 1964 he graduated from the Pedagogical Institute in Budapest, majoring in Esperanto studies.

  • Guinness-libro per la plej eta viro en la mondo

    Kolombio eniris en la Libron de Guinness-Rekordoj danke al unu el siaj loĝantoj. Li havas 24 jarojn kaj nomiĝas Edward Nino Hernandez. Temas pri persono kiu multe ŝatas vojaĝi, kiu revas iam koni la tutan mondon, ĝuus la stiradon de Mercedes-aŭto kaj dancas regetonon. Ĉio normale sed Edward estas la plej eta homo de la mondo.

  • Ĉinio petas la kunlaboron de Irano al IAO

    Ĉinio petis al Irano tutan pretemon kunlabori kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAO) kun la celo garantii al la internacia komunumo, ke ĝia nuklea programo havas pacajn celojn.

  • Mozilaj sekureldonoj: SM 2.0.7; Tb 3.0.7, 3.1.3; Fv 3.5.12, 3.6.9

    Hieraŭ Mozilo faris 5 korekteldonojn de siaj "Gecko"-bazitaj programoj (SeaMonkey, Thunderbird, Firefox). Krom korektoj, du el la eldonoj subtenas enkadrig-malpermeson aktivigeblan de retejestroj.

Irana disputata balotado estigas agitadon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
IRANO - 14-an de junio, 2009.

Mahmud Ahmadineĵad, la irana prezidento, oficiale gajnis duan mandaton post amara batalo en balotado. Ahmadineĵad ricevis 62,63 procentojn de la voĉdonoj, disbatinte Mir Hossein Mousavi, lian ĉefan rivalon, kiu akiris 33,75 procentojn, laŭ rezultoj publikigitaj sabaton. La Ajatolo Ali Ĥameini, la supera gvidanto, gratulis Ahmadineĵad.

En mesaĝo sur ŝtata televidstacio, li alvokis al unuigo de la lando por apogi la prezidenton, kaj diris, ke la rezulto estas "dia takso". Mousavi, kiu deklaris venkon nur kelkajn momentojn post kiam la balotadejoj fermiĝis vendredon 12-an de junio, karakterizis la decidon deklari Sinjoron Ahmadineĵad kiel la gajninto kiel "ŝtatperfido al la voĉdonoj de la popolo". "Mi mem forte protestis kontraŭ la multaj evidentaj malobservoj kaj mi avertas, ke mi ne kapitulacos al ĉi tiu danĝera ŝarado," li diris en komunikaĵo. "La respondeculoj kiuj deklaris tian rezulton endanĝerigos la Islaman Respublikon kaj establos tiranecon."

Trita Parsi, la prezidanto de la "Nacia Usona-Irana Konsilio", rakontis al la araba televidstacio Al Jazeera, ke la naturo mem de la venko estigas "multajn demandosignojn". "Estas tiel multe da strangaĵoj. Ili estas egale raportantaj, ke Ahmadineĵad gajnis en la urbo Tabriz, kiu estas la hejmurbo de Mousavi, kun 57 procentoj. Tio ja estas ekstreme neverŝajna. Kial la voĉdonoj estis kalkulitaj tiel rapide, malgraŭ tio, ke la balotado eĉ malfermiĝis ses horojn pli malfrue ol antaŭplanite ?"

La subtenantoj de Ahmadineĵad kunvenis tra la stratoj frumatene sabaton, salutis per iranaj flagoj, post kiam la oficiala Novaĵagentejo de la Irana Respubliko (IRNA) deklaris la venkon en la balotado por la aktuala prezidento. Fervoruloj de Mousavi, miloj da subtenantoj ankaŭ alstratiĝis proteste kontraŭ la rezulto de la balotado dum Mahmud Ahmadineĵad defendis sian disputatan reelektiĝon ĉe publika amaskunveno en Teherano, insistante, ke la voĉdono ne estis "distordita" kiel asertate de la rivaloj. "Balotadoj en Irano estas la plej puraj. Sed iuj en aŭ ekster Irano ekaperas kaj diras, ke la balotadoj estas falsigitaj. Kie estas la distordo en la balotado ?"

La parolado estis eldirita dum samtempe alvenis raportoj pri arestoj de kelkaj reformismaj politikistoj kiuj subtenis Mir Hossein Mousavi, la ĉefan kontestanton. Mousavi formale pledis por la nuligo de la vendreda voĉdono al la leĝdona instanco, la Konsilio de Gardantoj. "Hodiaŭ, mi prezentis mian oficialan formalan peton al la Konsilio por nuligi la rezulton de la balotado," la modera politikisto laŭraporte diris. "Mi alvokas al Irananoj daŭrigi la tutlandajn protestojn en paca kaj laŭleĝa maniero." Miloj da Irananoj alstratiĝis en dua tago da perfortado, kontinuaj bataloj kun kontraŭtumultaj policistoj proteste kontraŭ la rezultoj de la balotado. Ahmad Reza Radan, vic-policestro de la ĉefurbo Teherano, diris al la oficiala IRNA novaĵagentejo, ke almenaŭ 60 homoj estis detenataj pro la tumultoj kaj pliaj arestoj okazos baldaŭ. En Teherano la polico alfrontis jam pli ol 200 ŝtonĵetantajn manifestaciantojn.

Legu ankaŭ :

 

Komentoj  

 
0 # Eric Coffinet 2009-06-15 08:55 70% el irananoj estas junaj (malpli ol 30jaraĝaj) kaj vivas en urboj. Oni kutime supozis, ke ili estis voĉdontaj kontraŭ Ahmadineĵad.

Tial la oficialaj rezultoj ŝajnas neimageblaj (S-ro Musavi malvenkis en sia propra azerbajĝana urbo !) kaj estigas dubojn eksterlande kaj koleron enlande.

La Pasdaranoj ("gardantoj de la revolucio") kontrolas la tutan procezon de la balotado. Ili elektas kandidatojn, ili gardas la balotejojn, kalkulas la balotilojn … kaj batas protestantojn !
Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Eric Coffinet 2009-06-15 16:17 La eks-prezidento Mohammad Ĥatami apogas la protestantojn kontraŭ la oficialaj rezultoj de la balotado kaj kritikas la registaron pro ĝia malpermeso de pacemaj manifestacioj.

Nuntempe la plej bona informilo pri tiuj eventoj estas TWITTER twitter.com/

vidu tion en la angla lingvo .../english-language-twitters-in-iran.html

kaj tion en la franca lingvo memoirevive.tv/.../...
Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Eric Coffinet 2009-06-15 16:37 La oficialaj rezultoj de tiu balotado estas :

85% el la 46 milionoj da registritoj partoprenis la balotadon.

62,63% el ili voĉdonis favore al S-ro Ahmadineĵad. Tio estas 25 milionoj da voĉdonantoj, kvankam en 2005 ili estis nur ĉ 6 milionoj dum la una balotado kaj 17 milionoj dum la dua balotado.

33,75 el ili voĉdonis favore al Mir Hosejn Musavi, dum 1,73% por Mohsen Rezaj kaj 0,85% por Mehdi Karubi.

Sed neniu krom la irana registaro povas kontroli la verecon de tiuj rezultoj …
Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Thomas 2009-06-15 16:39 Anstataux sendi tiajn komentojn, vi povus simple kunlabori kaj sendi tutan artikolon, cxu ne ? Estas interese legi viajn informojn, eble la teamo de Eventeo povus aldoni viajn kontribuajxojn kiel artikolojn. Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Eric Coffinet 2009-06-15 16:55 S-ro Juan R.I. COLE, usona fakulo universitata pri mez-oriento, opinias, ke fakte venkis Mir Hosejn Musavi sed ke la Komisiono pri Balotado anoncis la venkon de S-ro Ahmadineĵad.

Skandalo estas tiom grava, ke la plejalta Moŝto Gvidanta Ali Ĥamanej ĵus anoncis "enketon" pri tio, laŭ C.N.N.
Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Eric Coffinet 2009-06-17 09:26 Nuntempaj eventoj estas videbla manifesto de lukto por potenco, kiu okazas ene de la religia regantaro irana inter la klanoj "reformistaj" kaj "konservistaj".

Le eksprezidentoj Ĥatami kaj Rafsanĝani, kaj la ĉefajatollaho Montazeri apogas la "reformistojn" kaj la eksĉefministron Musavi.

Parlemenestro Lariĝani, la imamoj de la "Konsilantaro de la Gardistoj de la Islama Revolucio", la pasdaranoj kaj la plaj alta Moŝto Gvidanta Ĥamenej apogas la "Konservistojn" kaj la prezidenton Ahmadineĝad.

Sed neniu el ili malkonsentas la ideologion politikan kaj religian de la "regado de la islama juristo" (Velajat Al-Fakeh). Ĉiuj "elmontras siajn musklojn" provante akapari "porcion de la regkuko" plej grandan kiel eble. Ili ĉiuj estas partoprenantoj de tiu sistemo kaj neniu el ili volas "mortigi la kokinon kun oraj ovoj" !
Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi