Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Irana disputata balotado estigas agitadon |
|
|
| Mezoriento - Politiko |
![]() IRANO - 14-an de junio, 2009.Mahmud Ahmadineĵad, la irana prezidento, oficiale gajnis duan mandaton post amara batalo en balotado. Ahmadineĵad ricevis 62,63 procentojn de la voĉdonoj, disbatinte Mir Hossein Mousavi, lian ĉefan rivalon, kiu akiris 33,75 procentojn, laŭ rezultoj publikigitaj sabaton. La Ajatolo Ali Ĥameini, la supera gvidanto, gratulis Ahmadineĵad. En mesaĝo sur ŝtata televidstacio, li alvokis al unuigo de la lando por apogi la prezidenton, kaj diris, ke la rezulto estas "dia takso". Mousavi, kiu deklaris venkon nur kelkajn momentojn post kiam la balotadejoj fermiĝis vendredon 12-an de junio, karakterizis la decidon deklari Sinjoron Ahmadineĵad kiel la gajninto kiel "ŝtatperfido al la voĉdonoj de la popolo". "Mi mem forte protestis kontraŭ la multaj evidentaj malobservoj kaj mi avertas, ke mi ne kapitulacos al ĉi tiu danĝera ŝarado," li diris en komunikaĵo. "La respondeculoj kiuj deklaris tian rezulton endanĝerigos la Islaman Respublikon kaj establos tiranecon." Trita Parsi, la prezidanto de la "Nacia Usona-Irana Konsilio", rakontis al la araba televidstacio Al Jazeera, ke la naturo mem de la venko estigas "multajn demandosignojn". "Estas tiel multe da strangaĵoj. Ili estas egale raportantaj, ke Ahmadineĵad gajnis en la urbo Tabriz, kiu estas la hejmurbo de Mousavi, kun 57 procentoj. Tio ja estas ekstreme neverŝajna. Kial la voĉdonoj estis kalkulitaj tiel rapide, malgraŭ tio, ke la balotado eĉ malfermiĝis ses horojn pli malfrue ol antaŭplanite ?" La subtenantoj de Ahmadineĵad kunvenis tra la stratoj frumatene sabaton, salutis per iranaj flagoj, post kiam la oficiala Novaĵagentejo de la Irana Respubliko (IRNA) deklaris la venkon en la balotado por la aktuala prezidento. Fervoruloj de Mousavi, miloj da subtenantoj ankaŭ alstratiĝis proteste kontraŭ la rezulto de la balotado dum Mahmud Ahmadineĵad defendis sian disputatan reelektiĝon ĉe publika amaskunveno en Teherano, insistante, ke la voĉdono ne estis "distordita" kiel asertate de la rivaloj. "Balotadoj en Irano estas la plej puraj. Sed iuj en aŭ ekster Irano ekaperas kaj diras, ke la balotadoj estas falsigitaj. Kie estas la distordo en la balotado ?" La parolado estis eldirita dum samtempe alvenis raportoj pri arestoj de kelkaj reformismaj politikistoj kiuj subtenis Mir Hossein Mousavi, la ĉefan kontestanton. Mousavi formale pledis por la nuligo de la vendreda voĉdono al la leĝdona instanco, la Konsilio de Gardantoj. "Hodiaŭ, mi prezentis mian oficialan formalan peton al la Konsilio por nuligi la rezulton de la balotado," la modera politikisto laŭraporte diris. "Mi alvokas al Irananoj daŭrigi la tutlandajn protestojn en paca kaj laŭleĝa maniero." Miloj da Irananoj alstratiĝis en dua tago da perfortado, kontinuaj bataloj kun kontraŭtumultaj policistoj proteste kontraŭ la rezultoj de la balotado. Ahmad Reza Radan, vic-policestro de la ĉefurbo Teherano, diris al la oficiala IRNA novaĵagentejo, ke almenaŭ 60 homoj estis detenataj pro la tumultoj kaj pliaj arestoj okazos baldaŭ. En Teherano la polico alfrontis jam pli ol 200 ŝtonĵetantajn manifestaciantojn. Legu ankaŭ :
|





IRANO - 14-an de junio, 2009.
Trita Parsi, la prezidanto de la "Nacia Usona-Irana Konsilio", rakontis al la araba televidstacio Al Jazeera, ke la naturo mem de la venko estigas "multajn demandosignojn". "Estas tiel multe da strangaĵoj. Ili estas egale raportantaj, ke Ahmadineĵad gajnis en la urbo Tabriz, kiu estas la hejmurbo de Mousavi, kun 57 procentoj. Tio ja estas ekstreme neverŝajna. Kial la voĉdonoj estis kalkulitaj tiel rapide, malgraŭ tio, ke la balotado eĉ malfermiĝis ses horojn pli malfrue ol antaŭplanite ?" 