Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Tertremo en suda Irano |
|
| Mezoriento - Natura medio |
IRANO - 11-an de septembro, 2008.Almenaŭ sep homoj mortis kaj 45 vundiĝis pro tertremo de forteco 6.1 en suda Irano, ŝtataj amaskomunikiloj raportis. La tertremo okazis merkredon posttagmeze apud la urbo Bandar Abbas en la provinco Hormuzgan, hejmo de unu el la iranaj plej gravaj petrolrafinejoj. La insulo de Qeshm en la Golfo estis ankaŭ trafita de la tertremo. "La nombro de la vunditoj atingis 45 kaj bedaŭrinde 7 homoj estis mortigitaj," Abdolsaheb Mohammadi, la guberniestro de la provinco Hormuzgan, rakontis al la ŝtata televido. Teamoj de la Ruĝa Lunarko nun inspektas la lokon por taksi la difektojn kaj provizi subtenon. Loĝantoj trans la Golfo, ĝis la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj raportis, ke ili ankaŭ sentis la tremon. La usona Geologia Studocentro diris, ke la tertremo okazis 53 km sudokcidente de Bandar Abbas kaj ĉe profundeco de 55 km. Almenaŭ dek postaj tremoj sekvis la tertremon, la plej granda el tiuj posttremoj atingis 4.8 laŭ la skalo de Richter. La tertremo kaŭzis senkurentiĝon kaj difektojn sur la insulo Qeshm, kiu estas la hejmo de proksimume 100 000 homoj. "Pli ol 100 domoj en vilaĝoj de Qeshm estas difektitaj inter 30 procentoj kaj 50 procentoj," Gholam Ali Daneshvar, oficialulo en Qeshm, laŭraporte diris al la irana oficiala IRNA novaĵagentejo. Sed altranga irana petrolrespondeculo diris, ke petrolinstalaĵoj en Bandar Abbas ne difektiĝis pro la tertremo. "Bonŝance, ne aperis difektoj ĉe la petrolindustriaj instalaĵoj en Bandar Abbas," Hoĝatollah Ghanimifard, vicprezidanto por investaj aferoj ĉe la Nacia Irana Petrolkompanio, diris. Iranon ofte trafas tertremoj, ĉar la lando sidas super longaj faŭltaj linioj. Oni rememoru, ke almenaŭ 31 000 personoj estis mortigitaj pro tertremo ĉe la sudorienta urbo Bam en 2003. |



IRANO - 11-an de septembro, 2008.