Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Irakaj marĉoj baldaŭ en listo de Monda Heredaĵo ? Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Natura medio

IRAKO - 6-an de septembro, 2008.

La Unuiĝintaj Nacioj ĵus lanĉis iniciaton por ke la marĉoj de suda Irako enlistiĝu kiel Monda Heredaĵo. La antikvaj malsekejoj, kiuj laŭ iuj estas la ejo de la Edena Ĝardeno, estis elĉerpitaj kaj preskaŭ detruitaj de la registaro de Saddam Hussein.

Sed pli ol duono de la loko estis restarigita en projekto de la Unuiĝintaj Nacioj dum la lastaj kvar jaroj. La iraka ministrino pri natura medio Narmin Othman bonvenigis la planojn. Ŝi diris, ke la marĉoj kaj la jarcentmalnova kulturo de la Marĉaj Araboj estis minacataj malaperi, en vera ekologia kaj homa tragedio. La Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Hommedio, "Unep", diris, ke Irako povus realisme proponi tiun lokon por enlistigo al la Komitato pri Monda Heredaĵo plej frue en 2010. Se aprobita, la marĉoj povus esti enlistigitaj la sekvontan jaron. La marĉoj ricevas akvon de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato, la Iraka marĉoj tre gravas kiel fiŝkaptejoj en la Golfo kaj estas hejmo de maloftaj birdspecioj kiel la Sankta Ibiso. Ili ankaŭ estas ripoztero por miloj da migrantaj birdoj inter Siberio kaj Afriko.

La Marĉaj Araboj vivis tie jam de miloj da jaroj sed Saddam Hussein akuzis, ke ili perfidis Irakon dum la milito kontraŭ Irano inter
1980 kaj 1988 kaj ordonis, ke ilia hejmlando estu sekigita. Malsekejoj kiuj kovrias 9 000 kvadratajn kilometrojn en la fruaj 1970-aj jaroj malkreskiĝis al nur 760 kvadratajn kilometrojn en 2002.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi