Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Pacaj intertraktadoj : Israelo dubema
- Sirio malpermesas plenvizaĝan vualon en universitatoj
- Ĉu ŝtonmortigo en Irano ?
- Sauda aresto pro terorista komploto
- Cisjordanio denove hermetikigita de Israelo
- Unuaj postbalotaj rezultoj aperas en Irako
- Mortis plej grava islama kleriko de Egiptio
- Ahmadineĵad vizitas Afganion
- Mallonge el Mezoriento...
- Voĉdonkalkulado ekkomenciĝas en Irako
La mondo en bildoj
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news |
|
| Klimata ŝanĝiĝo trafas araban mondon |
|
|
| Mezoriento - Natura medio |
![]() Klimata ŝanĝiĝo verŝajne frapos la parte senakvan araban mondon pli severe ol multajn aliajn partojn de la terglobo, kaj minacas tranĉi agrikulturan produktadon en la regiono, respondeculoj de la UN kaj Araba Ligo diris. Arabaj registaroj montris konscion pri la afero, sed devas kunlabori por plibonigi esplorojn kaj politikojn cele al protektado de senŝirmaj grupoj, inter kiuj estas virinoj, kiuj povus porti la ŝarĝon de adaptiĝo al akva nesufiĉeco, ili diris.
"Klimata ŝanĝiĝo estos gravega afero por la araba mondo, ĉar ĉi tiu regiono precipe jam suferas malriĉecon, vastan senpluvecon, akvan nesufiĉecon kaj socian marĝenigon," deklaris Sima Bahous, Vic-Ĝenerala Sekretario por Socia Evoluado en la Araba Ligo. Dek kvin procentoj de homoj en la araba mondo jam spertas limigitan aŭ neniun aliron al trinkakvo, la respondeculoj diris, parolante ĉe la lanĉo en Kairo de la raporto de la UN-Fonduso de Loĝantaro (UNFPA) pri klimata ŝanĝiĝo. La raporto estis publikigita tutmonden je la 18-a de novembro, anticipe de la UN-intertraktoj pri klimata ŝanĝiĝo en Kopenhago en decembro. La Regiona Direktoro de la UNFPA por arabaj ŝtatoj, Hafedh Chekir, diris, ke ĉar 80 procentoj de akvokonsumo en la araba mondo iras al agrikulturo, la klimata ŝanĝiĝo fortranĉos manĝaĵoproduktadon tre multe en la regiono. Henrietta Aswad, konsilistino pri regiona komunikado por la UNFPA, diris, ke pli da kunlaboro inter la Araba Ligo, UNFPA, kaj arabaj neregistaraj entoj necesas por helpi al registaroj formuli konvenajn politikojn. "Konscio en la araba regiono estas pli bona nun, kaj registaroj estas konsciaj pri la postefikoj de klimata ŝanĝiĝo," ŝi diris. "Ankoraŭ pli da studoj kaj donitaĵoj estas farendaj por pli bone taksi la veran efikon precipe sur senŝirmajn grupojn en la regiono," ŝi aldonis. La UNFPA-raporto ne skizis specifajn politikojn por la regiono sed diris, ke politikoj koncentriĝu sur virinoj, infanoj kaj la maljunuloj ĉar ĉi tiuj grupoj probable portos pli grandan ŝarĝon de adaptiĝo al akva nesufiĉeco kaj klimata ŝanĝiĝo. Ĝi diris, ke la misproporcia ŝarĝo sur virinoj povas naski "ciklon de senigo, malriĉeco kaj malegaleco." Chekir aldonis, ke Egiptio, kie la plimulto de la 77 milionoj da loĝantoj vivas en la plenplena Valo de la rivero Nilo kaj ties malalta Delto, povus esti unu el plej severe trafitaj landoj de klimata ŝanĝiĝo. Antaŭa UN-studo diris, ke 8 milionoj da homoj povus esti delokigitaj de unumetra altiĝo de la marnivelo kaj inundiĝo de la Delto, grava agrikultura produkta loko. Egiptio jam estas la monda plej granda tritiko-importisto. "Ni volas integri la homan faktoron en ekologian politikon," Chekir diris. La raporto diris, ke pli malrapida demografia kresko helpus konstruadi socian rezistecon al postefiko de klimata ŝanĝiĝo kaj helpus redukti emanaĵojn de forcejaj gasoj estontece. |





neregistaraj