Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Jemeno en urĝa situacio pro inundegoj |
|
| Mezoriento - Natura medio |
JEMENO - 28-an de oktobro, 2008.Proksimume 100 homoj mortis aŭ malaperis en Jemeno post severa inundiĝo kiun kaŭzis torenta pluvo sur vastaj areoj de la lando en la lastaj tagoj, ŝtatoficisto diras. Televidaj bildoj montris supervivintojn kiuj provis atentigi sav-helikopterojn en la provincoj de Hadramut kaj Mahra kiu suferis 30 horojn da pluvego. "Proksimume 7000 homoj restas senhejmaj kaj proksimume 100 mortis aŭ perdiĝis," jemena oficialulo diris al la Reuters novaĵagentejo dimanĉon. "Ni ankoraŭ provas kolekti pli ĝustajn ciferojn sed komunikado kun la trafataj lokoj estas interrompita." Siaflanke, Ali Abdullah Saleh, la jemena prezidento, petis al la parlamento aprobi 20 miliardoj da rialoj (100 milionoj da usonaj dolaroj) kiel krizofinancoj por sav- kaj rekonstruoperacoj. La prezidento Saleh travojaĝis inter la plej severe trafataj regionoj. Mahara kaj Hadramaut estis deklaritaj zonojn de kataklismo lastan vendredon. Provoj kaj penoj por venigi kuracajn provizojn kaj helpon al la regiono estas malhelpitaj, tamen, ĉar multaj vojoj en la loko estas tute inunditaj. Inter la trafataj lokoj kalkulas la Unesko-monda heredaĵo de Ŝibam, kie la historiaj kotobrikaj konstruaĵoj minacas disfali. Ŝibam, kiu estis tute izolita de la inundakvoj, estas la hejmo de pli ol 20 000 homoj kaj estas fama pro siaj altaj kotobrikaj konstruaĵoj, al kiuj la urbo ŝuldas sian kromnomon "la Manhattan de la dezerto". Kargoŝipo ankaŭ grundis en la haveno de Naŝtun en la provinco Mahra, sed ĉiuj 17 skipanoj estis savitaj. Jemeno estas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo kaj sia registaro jam klopodas por reteni insurekcion en la nordo, agitadon en la sudo kaj la reaperon de al-Kaida en la tuta regiono. Lanĉis vokon al internacia asisto la registaro. |



JEMENO - 28-an de oktobro, 2008.
"Proksimume 7000 homoj restas senhejmaj kaj proksimume 100 mortis aŭ perdiĝis," jemena oficialulo diris al la Reuters novaĵagentejo dimanĉon. "Ni ankoraŭ provas kolekti pli ĝustajn ciferojn sed komunikado kun la trafataj lokoj estas interrompita." Siaflanke, Ali Abdullah Saleh, la jemena prezidento, petis al la parlamento aprobi 20 miliardoj da rialoj (100 milionoj da usonaj dolaroj) kiel krizofinancoj por sav- kaj rekonstruoperacoj. La prezidento Saleh travojaĝis inter la plej severe trafataj regionoj. Mahara kaj Hadramaut estis deklaritaj zonojn de kataklismo lastan vendredon. 