Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
En Mezoriento mallonge... Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Mallonge

IRANO - 7-an de aprilo, 2008.

La proparolanto de la Irana Maĝlis (nacia asembleo) Gholam-Ali Haddad-Adel diris, ke la Islama mondo devus bojkoti ĉian komercon kun la landoj, kiuj permesas insultojn al Islamo. Haddad-Adel notis, ke sakrilegio de Islamaj sanktaĵoj estas "la plej malbela speco de kultura impeto kaj malobservo de homaj rajtoj". Parolante ĉe la malfermo de la unua parlamenta sesio de la Irana nova jaro (komenciĝante je la 20-a de marto), li atentigis pri tio, ke estas mirige kiel la Okcidenta mondo tiel pasie atakis Islamon en lastaj jaroj. "La Okcidentaj landoj faras grandegan uzon de libroj, filmoj, kaj ĉiuj iliaj amaskomunikiloj por malfortigi la kredaron de Islamanoj kaj insulti Islamajn sanktaĵojn," Haddad-Adel diris. Li esprimis sian opinion laŭ kiu la Okcidentaj landoj rekonsideros ilian sintenon al Islamo kiam ili vidos iliajn ekonomiajn interesojn minacataj.

IRANO 7-an de aprilo, 2008.

Oficialulo de Irana petrolkompanio kategorie neis lastatempan raporton, ke Israelo grandskale importas petrolon de Irano tra Eŭropo. "Iranaj leĝoj pri petrolo malpermesas al aĉetanto de Irana kruda petrolo provizi per petrolo la okupatajn teritoriojn," diris Hojjatollah Ghanimifard, direktoro pri internaciaj aferoj de la Nacia Irana petrolkompanio. Liaj rimarkoj venas en respondo al raporto publikigita je la 4-a de aprilo en la gazeto The Guardian, kiu asertis, ke la Israela firmao Eilat-Ashkelon Pipeline Co. (EAPC) importas Iranan petrolon de Eŭropaj havenoj, kvankam kontaktoj kun Irano kaj aĉeto de ĝiaj produktoj estas bojkotataj de Israelo. The Guardian, citante Israelan prienergian informilon EnergiaNews, ankaŭ asertis, ke Israelo aĉetas Iranan petrolon en la libera merkato jam de multaj jaroj.

LIBANO - 7-an de aprilo, 2008.

La Libana ĉefministro Fouad Siniora estas en la Egipta ĉefurbo Kairo por renkontiĝi kun la Egipta prezidento Hosni Mubarak pri la situacio en Libano. Sro Siniora diskutas kun Sro Mubarak pri la entuta situacio en Libano kaj la rezulto de la araba pintokunveno kiu okazis antaŭ kelkaj tagoj en Damasko. Libano estis la sola lando kiu bojkotis la pintokunvenon en Damasko proteste kontraŭ la Siria entrudo en siajn internajn aferojn. La Egipta prezidento Mubarak, la Saŭdaraba Reĝo Abdullah kaj la reĝo de Jordanio Abdullah la 2-a ankaŭ bojkotis la pintokunvenon sed tamen sendis malaltrangajn delegaciojn.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi