Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Filmo pri Palestino... PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Kulturo
PALESTINO - 23-an de aprilo, 2011.


Kvar junuloj, kiuj foriris 5 semajnojn en Palestino dum somero 2009, nun prezentas filmon: "Ja tair ja tajer," vojaĝo en Palestino. Plonĝo meze de la kulturo kaj tagvivo de la Palestinanoj.

Tiu filmo estas atesto pri nia vojaĝo en Palestino dum 2009. Tie, ni malkovris realaĵon pri konflikto malsama de niaj antaŭideoj kreitaj de la amaskomunikiloj. Ni prezentas, tra tiu dokumenta filmo, niajn pripensemojn kaj malkovraĵojn meze de la palestina kulturo. Ni esperas dezirigi vin malkovri tiun popolon kaj tiun landon de grava historio.

Multege filmita, analizita de fakuloj pri sudokcidenta Azio, de ĵurnalistoj, aŭ ankaŭ de filmistoj, la konflikto inter Palestinanoj kaj israelanoj ĉiam gravis por la Okcidentanoj ekde kreo de Israelo en 1948. Ekde pli ol 60 jaroj du popoloj batalas sen ke eblas vidi elirejon. Tute ne analizanta la historion, nek priskribi situacion de aparta ularo, nia celo estas antaŭ ĉio lasi la vidanton taksi la etosojn, renkontiĝojn kaj spertojn kiujn ni vivis dum 5 semajnoj.

La filmo ne partoprenis al la unua ideo. Ni nur volis foriri por malkovri per ni mem kaj por ni mem ege ĵurnalitan temon. Sed antaŭ nelonge, bezono atesti de tiu irmaniero deviĝis, ĉar ni pensas, ke tiu vidpunkto povas permesi al uloj (ili  havu aŭ ne opinion pri tio) vidi vizaĝojn, voĉojn kaj pejzaĝojn pli varmajn ol tiuj kiujn montras ĝenerale la informiloj.

Por ke la filmo figuru plej bone nian vojaĝon, ĝi devas esti portata per ĝi. La malmulto de trudoj kiujn ni decidis faras ĝian fortecon kaj aŭtentecon. Vidu la filmon plene, kun esperantaj subtekstoj, ĉe www.yatairyatayer.fr

Artikolo redaktita de Matthieu Gauvain, Jean Causse, Raimon Gaffier kaj Jean-Baptiste Jullian.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi