Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Israelo malhelpas kulturan eventon en Jerusalemo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Kulturo
ISRAELO - 21-an de marto, 2009.

La israela polico malhelpis Palestinanojn en la okupata Orienta Jerusalemo okazigi eventojn kiuj devis marki la urban titolon kiel "ĉefurbon de araba kulturo" por 2009. Proksimume 20 Palestinanoj estis detenataj en kaj apud Orienta Jerusalemo tiun sabaton, sed ne estis raportoj pri perforto, Ŝmulik Ben-Ruby, polica proparolanto, diris.

Suplementaj trupoj de la polico estis deplojitaj ĉirkaŭ la urbo kaj barikadoj estis starigitaj sur vojoj al la moskeo al-Aksa, la Islama tria plej sankta ejo. Atestantoj diris, ke flagoj kaj rubandoj pri la evento estis konfiskitaj. Ĉe lernejo, policistoj kaj soldatoj eksplodigis balonojn kiuj havis la kolorojn de la palestina flago kiujn la infanoj provis lanĉi en la aeron honore de la okazintaĵo.

Hatem Abdel Qader, kiu pritraktas aferojn en Jerusalemo por la Palestina Aŭtoritato, estis laŭraportite, inter tiuj arestitaj. Ben-Ruby diris, ke la interveno de la polico estis ordonita de la israela ministerio pri interna sekureco, ĉar la festoj malobservis interkonseontojn faritajn kun la Palestina Aŭtoritato. Festoj en Nazareto, la plej granda araba urbo de Israelo, estis ankaŭ nuligitaj de la polico. "Ĉi tiu decido nuligi la festojn estas ankoraŭ plia ekzemplo de la multaj antipodaj politikoj kiujn la diversaj ministerioj en la israela registaro trudas nin," unu el la organizintoj de la eventoj rakontis al la internacia gazetaro. "Ĉi tiuj aranĝoj estas truditaj al ĉiuj artistoj kaj tiuj kiuj prizorgas kulturon. Ĉi tio estas formo de malhelpo de nia libero sin esprimi".

Tamen, eventoj estis okazigitaj en Cisjordanio. Mahmud Abbas, la palestina prezidento, kaj Salam Fayyad, la ĉefministro, ricevis respondeculojn de Maroko, Tunizio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirolandoj, Kuvajto, kaj Jordanio antaŭ ol ĉeesti la ceremonion ĉe aŭditorio kiu similis al la Malnova Urbo de Jerusalemo.

Israelo kaptis Orientan Jerusalemon el Jordanio dum la Mezorienta milito de 1967, kaj aneksis ĝin kiel la "eternan kaj nedisigeblan ĉefurbon" de la Juda ŝtato. Tiu decido ne estas agniskoita de la internacia komunumo. Palestinanoj postulas, ke Orienta Jerusalemo fariĝu la ĉefurbo de ebla estonta palestina ŝtato. Jerusalemo sekvas Damaskon kiel la "ĉefurbo de araba kulturo", titolo kiu estas donita al diversaj urboj de la Araba Ligo ĉiun jaron ekde 1996. Gajnintoj utiligas la okazon reliefigi la araban kulturon, subteni poezion, muzikon, dancon, lekciojn, lernejajn aktivaĵojn kaj sportajn konkursojn.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi