Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Iraka Nacia Muzeo oficiale remalfermiĝas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Kulturo
IRAKO - 24-an de februaro, 2009.

La Iraka Nacia Muzeo remalfermiĝis preskaŭ ses jarojn post kiam ĝi estis prirabita kaj severe damaĝita sekve de la invado fare de Usono en 2003. Miloj da antikvaĵoj estis ŝtelitaj tiutempe, kaj nur proksimume kvarono jam estas rehavigita al si. La fortoj de la koalicio tiam ricevis neniun ordonon por enmiksiĝi kaj malhelpi la rabadon, kaj ne intervenis kiam partoj de la iraka netaksebla heredaĵo estis prirabita.

Multaj el la landaj trezoroj restis en la muzeo, kaj analizistoj mallaŭdis la prirabadon kiel ŝoka. La ĉefministro Nouri Maliki estis ĉe la solena malfermo en la muzeo, kaj priparolis tion, kio okazis tie kiel la iraka "malluma aĝo". "Mi volas doni miajn plej sincerajn dankojn al ĉiuj landoj kiuj staras apud Irako, per iliaj kontribuaĵoj por rekonstrui ĉi tiun muzeon aŭ per ilia helpo por revenigi la kontrabanditajn artefaktojn," li diris. "Ni volas fari el nia muzeo lokon kiu estos en la avangardo de internaciaj muzeoj. Estas longa vojo antaŭ ni."

Oni taksas, ke proksimume 15 000 artefaktoj kaj antikvaĵoj estis ŝtelitaj en la ĥaoso kiu akompanis la elpelon de Saddam Hussein. Nur proksimume kvarono de la artaĵoj revenis al la muzeo, malgraŭ internaciaj penoj por malpermesi ilian ŝakradon aŭ vendon. La muzeo jam remalfermiĝis simbole dum unu tago en julio 2003 por montri, ke iuj el ĝiaj  riĉaĵoj restis, sed ĝi restis fermita ekde tiam.

La remalfermo estas parto de la agadoj de la iraka registaro, kiu volas montri, ke vivo normala revenas. Sed tio laŭ iuj estas polemika paŝo, ĉar kelkaj eminentaj irakaj fakuloj, kaj respondeculoj de la Ministerio pri Kulturo, kritikas ĝin kiel trofrua decido. ili diras, ke malgranda parto de la muzea vasta kolekto estas konvene katalogita aŭ elmontrita, kaj ke multe pli da laboro estas farenda antaŭ ol la muzeo atingos modernajn normojn.

Dume, bombado en centra Bagdado mortigis almenaŭ du civilulojn kaj vundis ses aliajn personojn, interalie du policistojn, tiun lundon. Respondeculoj diras, ke la bombado celis polican patrolon.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi