Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Antikva Persepolo premiita de UNESKO |
|
| Mezoriento - Kulturo |
IRANO - 17-an de decembro, 2008.Estas atendate, ke UNESKO prezentos sian ateston pri monda heredaĵo al la antikva urbo Persepolo en la suda irana provinco de Fars. La Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO) premios per tiu atesto Iranon dum ceremonio kiu reliefigos la landajn penojn por sekurigi la antikvan ejon. La urbo el la Aĥemenida epoko estis registrita sur la Listo de Monda Heredaĵo de UNESKO en 1979. Fondita de Dario la Unua en 518 antaŭ Kristo, Persepolo (en la persa تخت جمشید (taĥt-e-ĝamŝid), estis la ĉefurbo de la Aĥemenida Imperio. Ĝi estis konstruita sur grandega duone artefarita, duone natura teraso, kie la "reĝo de reĝoj" kreis imponan palacan komplekson inspiratan de Mezopotamiaj modeloj. La graveco kaj kvalito de la grandega ruinaro igas ĝin unika arkeologia ejo. Laŭ la Informejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UNIC), atestoj estos donataj ankaŭ al aliaj monumentoj listigitaj kiel Mondaj Heredaĵoj kiel la iranaj-armenaj monaĥaj ensembloj, la Maŭzoleo kaj Kupolo de Soltanieh, la arkeologia ejo de Taĥt-e-Suleiman, kaj la sanktejo de Ĉoga Zanbil. Irano kaj UNESKO Irano aliĝis al UNESKO je la 6-a de septembro 1948. La UNESKO-Oficejo en Teherano ankaŭ kovras Afganion, Pakistanon kaj Turkmenion. La ruinoj de la sankta urbo de la Reĝlando de Elamo estis trovita apud Ĉoga Zanbil, UNESKO-Monda heredaĵo ekde 1979 en sudokcidenta Irano. La internacia kultura projekto kiu celas protekti ĉi tiun lokon iniciatis fruktodonan kunlaboron kun UNESKO. Post la tertremo en 2003, UNESKO kunordigis internaciajn aktivaĵojn por sekurigi historiajn monumentojn en la Malnova Urbo kaj Citadelo de Bam. En 2004 la Citadelo de Bam (en la persa : Arg-e Bam) kaj rilataj lokoj estis aldonitaj al la Listo de "Endanĝerigitaj Mondaj Heredaĵoj". Plie, du filioj de UNESKO koncentras iliajn laborojn sur akvo-aferojn en Irano : La Regiona Centro por Administrado de Urba Akvo (RCUWM) en Teherano kaj la Internacia Centro pri Qanats kaj Historiaj Hidraŭlikaj Strukturoj en Yazd. Irano ankaŭ estas aktuale emplektita en projekto pri daŭrigebla komerca administrado de marĝenaj sekaj teroj, kaj programo pri mildigo de tertremaj postefikoj. Estas naŭ biosferaj rezervoj en Irano. |



IRANO - 17-an de decembro, 2008.