Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Cenzurita irana kinorevuo denove aperas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Kulturo
IRANO - 8-an de decembro, 2008.

Iranaj aŭtoritatoj nuligis malpermeson por kinorevuo kiu ricevis ordonon halti eldonon en marto pro presado de "dekadencaj kaj koruptaj" artikoloj pri fremdaj filmosteluloj, la Fars novaĵagentejo priraportis lastsemajne. La Teherana publika tribunalo nuligis la malpermeson de "Donya-ye Tasvir" (Mondo de la Bildo), Fars anoncis.

"
Ni nun esperas eldoni la novan numeron de Donya-ye Tasvir en la monato de Day (decembro-januaro)," ĝia redaktoro Ali Moallem diris, klarigante, ke la revuo alvokis al kontraŭi la malpermeson. La ĉiumonata gazeto estis malpermesita kune kun alia vivstila gazeto pro tio ke ĝi publikigis bildojn de "koruptaj" fremdaj filmosteluloj kaj detaloj pri iliaj "dekadencaj" privataj vivoj.

La lasta numero de
Donya-ye Tasvir raportis pri kelkaj Holivudajn steluletinoj, inter kiuj estas Naomi Watts, Reese Witherspoon kaj Nicole Kidman, ĉiuj akompanataj de bildoj. Por teniĝi konforme al la kulturaj normoj de la Islama respubliko, fremdaj filmoj estas ofte multe cenzuritaj por tranĉi iujn scenojn en kiuj aktorinoj estas ekstreme dekoltitaj. Dekoj da ĵurnaloj kaj revuoj estas malpermesitaj en lastaj jaroj, post kiam la amaskomunikila industrio vigle revivis dum la fruaj jaroj de la mandato de la reformisma  prezidento Mohammad Ĥatami inter 1997 kaj 2005.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi