Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Inaŭguriĝas miriga Muzeo pri Islama Arto Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Kulturo
KATARO - 23-an de novembro, 2008.

La tutmonda plej granda kolekto de Islama arto malfermiĝas al publiko en la malgranda mezorienta ŝtato Kataro. La Muzeo pri Islama Arto, kiu kostis 300 milionojn da usonaj dolaroj, estis inaŭgurita hieraŭ sabaton en Dohao, la ĉefurbo de Kataro, antaŭ Ŝejko Hamad bin Ĥalifa al-Thani, la Emiro de Kataro, kaj 1000 eminentuloj el la tuta mondo. Ieoh Ming Pei, la 91-jaraĝa arkitekto de la muzeo kaj kreinto de la fama Piramido de la muzeo Louvre en Parizo, diris al la spektantaro : "Mi estas nur arkitekto, sed ĉi tiu konstruaĵo estas tre speciala por mi. Ĝi helpis min lerni pri alia mondo, alia religio kaj alia kulturo."

La muzeo estas kvazaŭ juvelo en la krono de la landa provo por fariĝi kultura centro en la regiono. La katara reĝa familio aktive aĉetis artaĵojn por la kolekto kiu etendiĝas de ĉina oraj objektoj al modernismaj pentraĵoj, inter ili abstrakta pentraĵo de Marko Rothko vendita de la usona magnato David Rockefeller pasintjare por 72,8 milionoj da dolaroj. "Ili estas tre diskretaj pri mono kaj investo, sed ili serĉas artaĵojn de internacia nivelo," oficialulo de la ĵus kreita Katara
Aŭtoritato pri Muzeoj (QMA) diris al la brita gazeto "The Economist".

Oliver Watson, eksa altranga kuratoro de la Victoria & Albert Muzeo en Londono kiu konsilis pri la projekto, diris al la brita "Financial Times" : "Ĉi tiu kolekto ne estas tiel granda en komparo kun la Louvre aŭ la Metropolitan, sed la kvalito estas miriga. Ĝi povas egali la plej bonajn kolektojn ie ajn." Pli ol 1000 invititajn gastojn, inter kiuj estisj politikaj gvidantoj, Holivudaj famuloj, arabaj kantistoj, artistoj kaj artkritikantoj, ĉeestis la inaŭguran ceremonion. Mohamad Hassanein Heikal, konsilisto de la forpasinta egipta ĉefministro Gamal Abdel Nasser, kaj Dominique de Villepin, eksa franca ĉefministro estis inter la invititaj parolantoj. Konstruita sur homfarita insulo, la giganta kvinetaĝa Muzeo pri Islama Arto estas dediĉita al esploroj pri Islama arto, studado kaj kreado.

"Ni volas montri, ke Islamo estas paca civilizacio, kiu ĉiam alvokis al toleremo kaj al kunvivado inter homoj", diris Ŝeiĥa Al-Mayassa, filino de la emiro de Kataro. Islamo "estas religio de toleremo, scio kaj civilizacio, kaj ne terorismo", ŝi klarigis antaŭ  grupo de ĵurnalistoj.

La muzeo elmontras artajn kolektojn kiuj datiĝas de la 8-a jarcento al la 19-a el ĉiuj partoj de la Islama mondo kaj landoj kiuj iam estis influitaj de Islamaj artismaj tendencoj, kiel Barato kaj Hispanio. La muzeo ankaŭ ekspozicias metalaĵojn, ceramikaĵojn, gemojn kaj juvelojn, lignaĵojn, teksaĵojn, eburaĵojn, ekzemplojn de Islama kaligrafio, antikvajn librojn kaj portretojn. La muzeo nun enhavas almenaŭ 4 500 objektojn sed nur proksimume 850 estos montrataj je iu aparta momento. Arabaj senditoj en Kataro deklaras, ke la muzeo ludos gravan rolon en profundigo de interrilato inter Oriento kaj Okcidento.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi