Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Antikva preĝejo trovita en Sirio |
|
| Mezoriento - Kulturo |
SIRIO - 16-an de novembro, 2008.Arkeologoj eltrovis la plej grandan antikvan kristanan preĝejon en Sirio. La restaĵo de la konstruaĵo, pri kiu oni kredas, ke ĝi datiĝas el 1500 jaroj, estis trovita en Palmira en centra Sirio. Malgranda amfiteatro kaj du ĉambroj por Kristanaj ritoj estis ankaŭ trovitaj en la sama loko de la preĝejo.
Palmira, kiu situas 220 km nordoriente de la siria ĉefurbo Damasko, estis dum la Romia epoko grava haltejo meze de dezerto por karavanoj survoje al Mezopotamio kaj Persio. Granda parto de la urbo estis detruita de la Romianoj en la tria jarcento, kiuj volis sin venĝi de ribelo kontraŭ ilia regado sub la siria reĝino Zenobia. La ejo restas trezoro por arkeologoj. La direktoro de la palmira muzeo, Walid Assad, diris, ke la lasta trovaĵo de siriaj kaj polaj arkeologoj estas la kvara preĝejo eltrovita en la urbo, kaj la plej granda en Sirio. Ĝia bazo estas 12 metrojn larĝa kaj 24 metrojn longa, kun 6-metrojn-altaj kolumnoj, la AFP novaĵagentejo raportas. "Kristanismo venis al Palmira en la jaro 312, je tempo kiam Kristanoj komencis konstrui preĝejojn," Sro Assad diris al AFP. "Kaj tiu ĉi estas grandega, la senprecedente plej granda trovita en Sirio. Ĝi datiĝas de la kvara aŭ kvina jarcentoj post Jesuo Kristo." La arkeologoj trovis du ĉambrojn ĉe unu flanko de la konstruaĵo kaj amfiteatro en la korto, kiu eble estis uzata por baptoj, preĝoj kaj aliaj religiaj ceremonioj. |



SIRIO - 16-an de novembro, 2008.