Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Nova piramido eltrovita en Egiptio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Kulturo
EGIPTIO - 14-an de novembro, 2008.

La reĝino Seŝseŝet estis la patrino de la reĝo Teti, la unua faraono de la Sesa Dinastio de Egiptio. Ŝi helpis sian filon alveni sur la tronon kaj repacigi du interbatalantajn frakciojn de la reĝa familio. Ŝi estis la lasta reĝino de sia dinastio, kies tombo ĝis nun ne estis eltrovita. Ĉi-semajne, arkeologistoj fine eltrovis tion, kio kredeble estas ŝia tombo.

La egipta ĉefarkeologo Zahi Hawass, Ĝenerala Sekretario de la Supera Konsilio de Antikvaĵoj (SCA) kaj esploristo por la Socio de la "National Geographic", anoncis je la 11-a de novembro, ke Seŝseŝet estis enterigita en senkapa 5-metrojn-alta piramido
antaŭ 4300 jaroj, en Sakkara. Sro Hawass deklaris, ke tio povus esti la plej kompleta duaranga piramido en Sakkara. La piramido, 118-a eltrovita ĝis nun en Egiptio, estis konstruita kun superstrukturo 5 metrojn alta. Ĝi originale atingis 14 metrojn, kun flankoj 22 metrojn longaj.

La teamo de Zahi Hawass elfosis la ejon dum du jaroj. La eltrovo de la piramido estis unue farita en septembro 2008 per la elsabligo de la baza strukturo. Iam kvinetaĝa, la piramido estis eltrovita sub 7 metroj da sablo, malgranda sanktejo kaj kotobrikaj muroj de postaj periodoj. La tria konata "duaranga" piramido apud la tombo de la faraono Teti estis originale 14 metrojn alta kaj 22 kvadratmetrojn ĉe ĝia bazo. La piramido de Seŝseŝet staras apud du aliaj piramidoj kiuj povus aparteni al du edzinoj de Teti. Arkeologistoj intencas eniri la Seŝseŝetan piramidon antaŭ la fino de la monato por konfirmi, ke ĝi efektive apartenas al la reĝino Seŝseŝet.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi