Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Mezorientaj borsoj ankaŭ plonĝas |
|
| Mezoriento - Ekonomiko |
|
MEZORIENTO - 8-an de oktobro, 2008. Akcioj en la ĉefaj arabaj borsoj falis akre dum zorgoj pri la financa krizo en Usono kaj Eŭropo nun disvastiĝas al Mezoriento. La ĉefa egipta indekso falis je pli ol 16%, dum akcioj en Saŭda Arabio perdis proksimume 8% de ilia valoro. Ambaŭ merkatoj falis je pli ol 40% ekde la komenco de 2008. Analizistoj priparolis panikon en merkatoj, investantoj esprimas siajn zorgojn pri la estonteco por bankoj, kaj firmaoj submetataj al ŝanceliĝantaj merkatoj. Dum miliardoj da dolaroj estis viŝitaj de akcivaloroj en la araba mondo, la israela borso ekstreme altiĝis post kiam la centra banko tranĉis interezprocentojn. La saŭdaraba borso, la plej granda en la tuta araba mondo, ĵus perdis pli ol 40% de sia valoro ĉi tiun jaron. La borsoj en Kairo kaj Aleksandrio (KAZO) intertempe haltis komercadi post kiam akcioj de kelkaj gravaj firmaoj plonĝis malsupre de la sojlo de 10%. "Estas katastrofo. Klare, ni restos fluktuemaj kaj neantaŭvideblaj tiel longe kiel tutmondaj merkatoj restos trafataj de la financa tumulto," diras la saŭda ekonomikisto Abdulwahab Abu-Dahesh en rimarkoj cititaj de AFP novaĵagentejo. |



