Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Franca firmao Total ne plu investos en Irano Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Ekonomiko

 IRANO / FRANCIO - 10-an de julio, 2008.

La estro de la franca energiogiganto Total diris, ke la firmao ne plu investos sian monon kaj teknologion en Irano, ĉar tio estas politike tro riska. La kompanio intencis evoluigi la grandegan "South Pars" gaskampon, sed la estro Christophe de Margerie diris al la brita gazeto Financial Times, ke ĝi fine tion ne faros.

La anonco venas unu tagon post kiam Irano provlanĉis serion da misiloj dum semajnoj de altiĝanta streĉa situacio kun Israelo kaj Usono pri la iranaj atomaj ambicioj. La rimarkoj de Sro de Margerie sekvas pliiĝintajn streĉitajn rilatojn inter Irano kaj Israelo pri la irana atoma programo. Usono ankaŭ lastatempe intensigis la premon por trudi pli fortan embargon kontraŭ la irana registaro kaj kompanioj kiuj intertraktas kun ĝi.

En majo la kompanio Total diris, ke ĝi ankoraŭ interesiĝas pri prilaboro de la projekto kune kun la malajzia kompanio Petronas. Sed la decido de Sro De Margerie aktuale ĵetis gravan dubon pri tio, ĉu la franca firmao estontece investos en la Islama Respubliko. "Hodiaŭ ni prenus tro grandan politikan riskon se ni investus en Irano ĉar iuj dirus : Total faros ion ajn por mono," li diris. Analizistoj diras, ke la decido de Total estos granda frapo al la irana energia industrio. Tio signifas, ke Irano nun verŝajne ne plu povos grave pliigi siajn gaseksportojn ĝis la sekvonta jardeko, ili aldonas.

Total estis la lasta grava okcidenta energiogrupo kiu serioze pensis investi en la landaj grandegaj gasrezervoj. Total estis ankaŭ unu el la malmultaj kompanioj en la mondo kiuj disponas je la bezonata teknologio por ekspluati tiujn iranajn grandegajn, sed neĉerpitajn gasrezervojn.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi