Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Kuvajto planas konstruon de atomreaktoroj |
|
|
| Mezoriento - Ekonomiko |
![]() KUVAJTO - 13-an de septembro, 2010.Kuvajto planas konstrui kvar atomajn reaktorojn ĝis 2022, ĉiu kun potenco de 1000 megavattoj, altranga oficialulo de atoma energio citita de ŝtata amaskomunikilo anoncis. Pluraj ebelcoj por evoluigi la atoman sektoron estas nun pristudataj kaj ĝenerala plano estos publikigita en januaro, anoncas la ŝtata novaĵagentejo Kanu citante la Nacian Ĝeneralan Sekretarion pri Atoma Energio Ahmad Biŝara. Kuvajto sekve aldoniĝas al du aliaj Golfaj ŝtatoj kiuj jam anoncis planojn konstrui atomajn fabrikejojn. En decembro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirolandoj (UAE) finsubskribis multmiliard-dolaran interkonsenton por atoma fabrikejo kun sudkorea firmao. Dume, Sauda Arabio decidis establi civilan atoman kaj renovigeblan energiocentron. Ahmad Biŝara ankaŭ diris, ke Kuvajto kiu estas la kvara plej grava petrol-eksportanto en la mondo, estas en interparoladoj kun internaciaj partneroj por trovi taŭgan miksaĵon cele al produktado de atoma energio super la venontaj 20 jaroj. La komenca analizo, li diris, montris, ke atoma energio estis realigebla elekto se petroloprezoj restos super 45-50 dolaroj pobarele. Biŝara subskribis kunlaboran interkonsenton en Japanio ĉi tiun semajnon, por vastigi atoman kapaciton en la Golfa nacio, levante la perspektivon de profitaj interkonsentoj por japanaj firmaoj. La subskribo sekvas atoman kunlaboran interkonsento kun Francio en aprilo. ![]() Martin Navias, altranga esploristo ĉe la Centro por Defendaj Studoj ĉe la fama Kings College University en Londono, deklaris, ke pro pluraj kialoj Kuvajto kaj aliaj landoj estas interesitaj en atoma energio : "Klare la ekonomia raciigo estas la plej grava kialo. Ili [tiuj landoj] estas sidantaj sur milionoj kaj milionoj da dolaroj da petrolorezervoj ... La fakto estas, ke kiam petrolo atingas certan prezon, iĝas ekonomie pli taŭga ago eksporti tiun petrolon kaj ne uzi ĝin por via propra elektrobezonoj," li klarigis la araba televidstacio Al Jazeera. "Kaj la projekcioj por ĉi tiuj landoj en la Golfo montras, ke la mendo por elektro pliiĝos grandege super la venonta jardeko kaj daŭros cetere en la estonteco. Due, nature, ili ne havos petrolon por ĉiam. Kaj sekve, en tiu perspektivo, fariĝas ekonomia kaj strategia kialo movi ilian fokuson al atoma energio." Biŝara diris, ke la men do de elektro en sia lando laŭatendite kreskos je 7% ĉiujare. Kuvajto, kiu membras en OPEL [Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj] ĵus petis pli da certigoj de Irano pri la sekureco de la Bushehr atoma reaktoro, kiu laŭ Teherano komencis ekfunkcii, ĉar ĝi timas, ke la fabrikejo povus polui Golfajn akvojn. Kuvajto nun ankaŭ pripensas pri pliigo de sia petrolproduktado al kvar milionoj da bareloj tage ĝis 2020 kaj sia gasoproduktado al kvar miliardoj da kubaj futoj tage ĝis 2030. La eta Golfa lando ĝis nun dependas de siaj petrolaj eksportaĵoj por pli ol 90% de ŝtataj enspezoj kaj la nuna petrolproduktad atingas 3,1 milionoj da bareloj tage. |





KUVAJTO - 13-an de septembro, 2010.
