Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Merkatoj skuitaj de ŝuldo en Dubajo |
|
|
| Mezoriento - Ekonomiko |
![]() UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ - 27-an de novembro, 2009.Maltrankviliĝo pri la grandegaj dubajaj ŝuldoproblemoj malaltigis eŭropajn borsojn por la dua sinsekva tago. La ĉefaj indeksoj en Londono, Parizo kaj Frankfurto ĉiuj malfermiĝis je pli ol 1% pli malalte. La falo sekvas novaĵojn el la ŝtata "Dubai World" laŭ kiuj ĝi prokrastos repagon de sia ŝuldo. Antaŭe, aziaj merkatoj akre iris desupren.
La indekso Nikkei en Tokio falis je 3,2% al 9081,52. En Honkongo, la Indekso Hang Seng ankaŭ forte malsupreniris al 21134,5. Prezoj de petrolo ankaŭ falis. La usona kruda petrolo falis je 4,5% al 74,51 dolaroj barele, kaj la londona "Brent" de kruda petrolo estis malsupre je 1,26 dolaro al 75,73 dolaroj. La plej granda fundamenta timo estas tio, ke tiuj dubajaj problemoj povus rebruligi la financan tumulton de la kreditkrizo. Tio malaltigus tutmondan mendadon de multaj diversaj produktoj de agrikulturaĵoj kaj minaĵoj, inter kiuj estas petrolo. Estis merkredon petite al kreditoroj de la ŝtata Dubai World kaj Nakheel konsenti pri senmoviĝo de miliardoj da dolaroj da ŝuldo kiel unua paŝo al restrukturado. David Buik, altranga partnero ĉe BGC Partners diris : "Vi ne povas nur diri al la mondo: mi ne volas pagi miajn ŝuldojn. Mankas enspezo de ĉi tiuj nemoveblaĵoj. Mi pensas, ke ĉi tio estas ŝokaj publikaj rilatoj." La Golfoŝtato, kiu havas malpli da petrolo ol multe da siaj najbaroj, fariĝis komerca kaj turisma nabo kun tutmondaj ambicioj. Dubai World, la konglomeraĵo kiu gvidis la emirolandan vastigon, havis 59 miliardojn da usonaj dolaroj da pasivo ĝis aŭgusto, granda proporcio de la dubaja totala ŝuldo de 80 miliardoj da dolaroj. Nakheel estis la konstruisto de la grandega palmoforma insulo de Dubajo. La novaĵo ŝanceligas merkatojn kiuj estas reboniĝantaj post la disfalo de la usona loĝeja merkato kiu minacis faligi la tutmondan financan sistemon pasintjare. Bankoj kaj konstruistoj estis frapitaj plej severe ĉar ili estas plej verŝajne elmetataj al firmaoj kun nemoveblaĵoj, ĉe la akra fino de la subfalo. Dubai World estas la emirolanda flagportanto en tutmondaj investaĵoj. Ĝi havas centran rolon en la regado de la emirolanda ekonomio kaj havas kvar ĉefajn sektorojn de agado: Transporto kaj Loĝistiko, Maraj Servoj, Urba Evoluado, kaj Investo kaj Financaj Servoj. Hejme, siaj propraj maraj ambicioj estas impulsataj de Dubai Maritime City kies celo estas igi Dubajon grava ŝipkonstrua nabo. Eble la plej facile bildigita sektoro de agado estas Nakheel, la konstruentrepreno kiu subtenas projektojn kiel la nun famaj Palmo-Insuloj kaj La Mondo.
|





UNUI
La