Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Oranĝo-skandalo en Irano |
|
|
| Mezoriento - Ekonomiko |
![]() IRANO / ISRAELO - 30-an de aprilo, 2009.Timoj, ke la irana malpermeso de importaĵoj el sia ĉefa malamiko Israelo estis malobeita pro la vendo de oranĝoj el Jaffa (esperante Jafo) instigis enketon en Teherano, raportoj diras. Urbaj respondeculoj petis al la juĝistaro ekagi pro tio, ke la israela frukto estis supoze importita en skatoloj markitaj kiel ĉinaj, lokaj amaskomunikiloj raportas.
La frukto estis importita tra Dubajo kaj vendita ĉe bazaroj kaj en butikoj, en kaj apud Teherano, raporto diras. Novaĵagentejo montris bildojn de skatoloj kiuj enhavas fruktojn kun etikedo kaj indiko de la deveno el Jaffa. En sia raporto pri la asertata disvendado de la israelaj oranĝoj, la novaĵagentejo Ilna diris, ke fruktoj ankoraŭ en tenado ne estos venditaj. Fotoj publikigitaj de la alia novaĵagentejo Mehr montras oranĝojn klare identigitaj "Jaffa Sweetie Israel PO". Irana doganisto poste diris al tria novaĵagentejo, Isna, ke li trovis la raportojn kredeblaj, sed aldonis, ke se iu israela oranĝo estis importita, tio povus nur okazi tra neoficialaj kanaloj. "Krom la inspektoj, importistoj estas informitaj pri la leĝoj kaj ili neniam prenos tielajn riskojn por importi nur kelkajn tunojn da varoj," diras Mohammad Reza Naderi, vicestro de la iranaj doganoj. "Eĉ se oni diras, ke la oranĝoj estis importitaj el la lando Israelo, la importo ne estis farita tra oficialaj kanaloj." Oranĝoj elJafo, nomitaj laŭ urbo en Israelo, estas mondkonataj pro sia dolĉega gusto kaj bona kvalito. |





IRANO /
ISRAELO - 30-an de aprilo, 2009.