Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Donacontoj diskutas pri rekonstruo de Gazao |
|
|
| Mezoriento - Ekonomiko |
![]() PALESTINO - 2-an de marto, 2009.Internaciaj donacontoj renkontiĝas en Egiptio, antaŭvideble por promesi miliardojn da dolaroj destinotaj al rekonstruo de la Gaza-Strio, post la israela ofensivo iom antaŭe ĉijare. Malfermante la konferencon en Ŝarm el-Ŝeiĥ ĉi-marde, la egipta prezidento Hosni Mubarak alvokis al kontribuontoj donaci larĝe, sed diris, ke helpo tamen ne kompensos la 1300 palestinajn vivojn perditajn dum la milito. "Mi alparolas vin kun pledo en la koro deklari percepteblan promeson," li diris. Ĝis 75 landoj kaj internaciaj organizaĵoj antaŭvideble financos la rekonstruoplanon de 2,8 miliardoj da dolaroj, kiun projektis Salam Fayyad, la palestina ĉefministro. Grandan parton de la mono alvenos tra la Palestina Aŭtoritato. Anticipe de la marda konferenco, la usona Departemento pri Eksterlandaj Aferoj anoncis, ke Vaŝingtono helpos per 300 milionoj da dolaroj "urĝan" humanitaran bezonon en Gazao. Restas neklare tamen, kiel la planata rekonstruo de Gazao estos kondukita. La teritorion regas Hamaso, kaj Israelo diris, ke ĝi rifuzos aprobi projektojn kiuj povus utili al la palestina grupo. "Ni ja ne volas vidi la bonvolon de la internacia komunumo ekspluatata de Hamaso kaj servi por Hamasaj ekstremismaj celoj," deklaris Mark Regev, proparolanto de la israela registaro. Hamaso prenis plenan regon de Gazao en junio 2007 post elpelo de sekurecfortoj lojalaj al Mahmud Abbas, la prezidento de la Palestina Aŭtoritato kaj gvidanto de la rivala grupo Fatah. Hamaso, kiu ne estis invitita al la konferenco en Egiptio kaj estas etikedita kiel "terorisma grupo" laŭ Usono kaj la Eŭropa Unio, siaflanke preparas sian planon pri rekonstruo. "Ni bonvenigas tiun, kiu volas rekunmeti Gazaon, sed tute sen politikaj postuloj sur Hamason aŭ sur la palestinan popolon," Osama Hamdan, oficialulo de Hamaso bazita en la libana ĉefurbo Bejruto, diris al Al Jazeera. La israela blokado de la teritorio ankoraŭ malhelpas alvenon de provizoj, inter kiuj estas konstru-materialo. La prezidento Mubarak ankaŭ diris al delegitoj ĉe la konferenco ke la "prioritato estos atingi batalhalton inter Israelo kaj Palestinanoj". La israela ofensivo al la Gaza-Strio finiĝis post kiam Israelo decidis ĉesigon de la batalo je la 18-a de januaro. Hamaso anoncis sian batalhalton la sekvontan tagon. Hillary Clinton, ĉe ŝia unua vizito al Mezoriento ekde ŝi iĝis la usona ŝtatsekretariino, diris lastan vendredon, ke la usona helpo, kiu inkluzivos aliajn 600 milionojn da dolaroj por la Palestina Aŭtoritato, dependos de kiel bone la Palestinanoj respektos la kondiĉojn truditajn de la tielnomita "Kvarteto" (Usono, Eŭropa Unio, Unuiĝintaj Nacioj kaj Rusio). "Mi anoncos sindevontigon al grava helpo, sed tiu ĉi helpmono sole estos elspezita se ni determinas, ke niaj celoj povas esti antaŭenigitaj prefere ol subfositaj" ŝi diris. Robert Wood, proparolanto por la usona Departemento pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke 300 milionoj da dolaroj estos transdonitaj tra la UN kaj aliaj organizaĵoj. "Hamaso akiros neniom de ĉi tiu mono," li diris al reporteroj. |





PALESTINO - 2-an de marto, 2009.
Hamaso, kiu ne estis invitita al la konferenco en Egiptio kaj estas etikedita kiel "terorisma grupo" laŭ Usono kaj la Eŭropa Unio, siaflanke preparas sian planon pri rekonstruo. "Ni bonvenigas tiun, kiu volas rekunmeti Gazaon, sed tute sen politikaj postuloj sur Hamason aŭ sur la palestinan popolon," Osama Hamdan, oficialulo de Hamaso bazita en la libana ĉefurbo Bejruto, diris al Al Jazeera. 