Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Irano lanĉas projektojn pri ekonomia disvolviĝo |
|
| Mezoriento - Ekonomiko |
![]() IRANO - 12-an de decembro, 2008.Svedio laŭdire provizos Iranon per la necesaj ekipaĵoj kiuj efike plibonigos la sekurecon de survojaj vojaĝoj. Ĉe sia alveno en Irano post kvintaga vizito al Svedio, la irana ministro pri Vojoj kaj Transportado Hamid Behbahani anoncis hieraŭ ĵaudon, ke Stokholmo kaj Teherano atingis interkonsenton kiu vidas la du landoj komuniki sian povoscion kaj translokigi ekipaĵojn cele al plibonigo de vojsekureco. Laŭ Behbahani, Svedio jam de jaroj akumulis multajn spertojn en sekurigo de vojoj ĉe malaltaj temperaturoj pro la situacio de la lando. Almenaŭ 100 000 homoj estis mortigitaj en trafikakcidentoj en Irano dum la lastaj kvin jaroj. Terura nombro ! Malprudenta veturado, mekanikaj problemoj kaj malbonegaj vojonormoj estas la ĉefaj faktoroj kiuj estigas tian altan nivelon de mortigoj. Irano ankaŭ anoncis, ke ĝi malfermos la tutmonda plej granda etilenofabriko en la suda irana havenurbo Assalujeh en la provinco de Bushehr. La estro de la Nacia Irana Petrolkemia Firmao (NIPC) Adel Neĵad-Salim diris, ke la "Jam Petrochemical Complex", estos oficiale inaŭgurita venontan lundon. Neĵad-Salim konfirmis, ke la irana prezidento Mahmud Ahmadineĵad, ĉeestos la solenan malfermon de la komplekso, kies konstruon kostis 2,2 miliardojn da usonaj dolaroj. "La komplekso produktos super 1 320 milionojn da tunoj da etileno ĉiun jaron," li diris. La oficialulo deklaris, ke la komplekso ankaŭ povus produkti 306 000 tunojn da propileno, 600 000 tunojn da diversaj tipoj da polietilenoj, 300 000 tunojn da polipropileno kaj 443 000 tunojn da etilena glikolo ĉiun jaron. |




IRANO - 12-an de decembro, 2008.