Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Pintokunveno en Kataro, ĉu G8 arkaika ? Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Ekonomiko
KATARO - 30-an de novembro, 2008.

La G8 fariĝis "jam ne uzebla" ĉar emerĝaj ekonomioj ŝanĝas la tutmondan ekonomian ordon, Nicolas Sarkozy, la franca prezidento, asertas. Parolante sabaton ĉe la formala malfermo de la UN-pintokunveno pri financa evoluado en la emirlando Kataro, li diris : "Ni, Eŭropanoj, kredas, ke la G8, kiam ĝi estis formita, estis utila sed de tiam fariĝis arkaika... oni ne povas solvi la aktualan tutmondan ekonomian krizon sen Ĉinio, Brazilo ... kaj aliaj emerĝaj ekonomiaj potencoj."

Sarkozy ankaŭ petis, ke la institucioj de Bretton Woods, tio estas la Monda Banko kaj la Internacia Monfonduso (IMF), estu pli ampleksaj kaj alvokis al pli bona reprezentado de Afriko ene de la UN-Sekureca Konsilio. "Afriko, vi devas havi vian seĝon, vi devas havi justan lokon ene de internaciaj financaj institucioj. Estas eĉ ne ununura afrika lando kiu estas konstanta membro de la UN-Sekureca Konsilio," li diris. "Ene de la IMF, evolulandoj devas havi seĝon kaj multe pli gravan rolon por ludi." Sarkozy ankaŭ faris fortan defendon de la eŭropa sindevontigo por plenumi helpocelojn fiksitajn de la UN, kaj emfazis, ke 0,7 procento de nacia enspezo devus esti donacita de evoluintaj landoj ĉiujare antaŭ 2015.

Tiu 0,7 procento estas celo originale fiksita en la 1970-aj jaroj kaj nun estas konservita en la UN-Jarmilaj Evoluigaj Celoj. "Ene de la Eŭropa Unio (EU), ni ĉiuj alfrontas kreskantajn malfacilaĵojn, pliiĝantan senlaborecon ... sed ni decidis ne forlasi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn kaj provas plenumi la promesojn pri oficiala evoluada helpo. Kaj tiu promeso estas vera ĉar, aktuale, 60 procentoj de tiu helpo venas de Eŭropo." Liaj rimarkoj povus esti interpretitaj kiel riproĉoj al aktivuloj kiuj kritikis evoluintajn landojn pro manko da engaĝiĝo en porevoluaj celoj, interalie multaj eŭropaj ŝtatoj, ĉar ili ne sendis registarestrojn al la pintokunveno. Tra lia tuta parolado la franca gvidanto, kiu ankaŭ estas la aktuala prezidendo de la EU, kaj la sola G8-gvidanto ĉe la pintokunveno, emfazis, ke li parolas en la nomo de Eŭropo.

La konferenco estis oficiale malfermita de Ŝejko
Hamad Bin Ĥalifa al-Thani, la emiro de Kataro, kiu avertis, ke evoluintaj landoj "ne havas rajton por dikti al aliaj tion, kion ili faru". La emiro ankaŭ diris, ke petrolproduktantaj ŝtatoj, kiel Kataro, ofte "havas la senton, ke estas provoj por meti la tutan ŝarĝon de evoluado" sur ilin, kaj avertis, ke helpatendoj ne superu individuajn ŝtatajn kapablojn. Humanitaraj organizaĵoj kaj evolulandoj ankaŭ avertas pri humanitara katastrofo se helpniveloj falas draste, kiel jam okazis pasintece, pro la financa krizo.

Justin Lin, ĉefekonomikisto de la Monda Banko kaj estro de delegacio ĉe la pintokunveno, jam alvokis al industriaj landoj daŭrigi helpliveron ĉar li taksas, ke la konjunktura krizo spertos la falon de privataj kapitalfluoj en evolulandoj en 2009. "La tutmonda financa krizo verŝajne regresigos la batalon kontraŭ malriĉeco kaj progreso," diris Lin. "Pli striktaj kreditkondiĉoj kaj pli malrapida ekonomia kresko povus trafi investon en edukado, sano, virina sinpovigo kaj detrui multajn akiraĵojn de la lastaj jaroj." La UN-pintokunveno estas kunvenigitapor mezuri progreson farita ekde la de historie grava renkontiĝo de Monterrey en 2002, kiu establis fundamentaĵon de evoluaj principoj. La konferenco formale finiĝos je la 3-a de decembro.

Legu ankaŭ pri tiu sama temo : "Ĉu G20 servas por nenio ?" el Le Monde Diplomatique en esperantlingva verio.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi