Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Financi palestinan ŝtaton |
|
|
|
| Mezoriento - Dosieroj |
|
Gravaj potencoj kaj donacantoj de la mondo antaŭvideble ofertos pli-malpli 5,6 miliardoj da US dolaroj al helpo de la ekapero de vivopova palestina ŝtato kaj donos tiel politikan impeton al la interpacigaj diskutoj kun Israelo kaj aliaj landoj de la Mezoriento.
Francio startigas konferencon de la internaciaj donacantoj por akcelado de la Palestina ekonomio lundon 17-an de decembro.La unutaga renkontiĝo estas la financa daŭrigo de la lanĉo, pasintmonate en Annapolis, de la unuaj interpacigaj diskutoj inter Israelanoj kaj Palestinanoj en sep jaroj.
"Post jaroj da perforto, post jaroj da malfido, Annapolis revivigis esperon," diris la Franca Prezidanto Nicolas Sarkozy ĉe la malfermo de la konferenco. "Estu donacemaj, estu aŭdacaj. Paco dependas de tio, kaj ĉi tiu paco utilos al ĉiuj," li aldonis al delegitoj de preskaŭ 90 landoj kaj organizoj, interalie la usona Ŝtatsekretariino Condoleezza Rice kaj Mezoriento-sendito Tony Blair. Sarkozy diris, ke Francio probable ofertos 300 milionoj da usonaj dolaroj al la Palestinanoj, dum Usono havas promesis pli ol 550 milionoj kiel helpo. La respondecluoj de la Eŭropa Unio promesis 440 milionojn da eŭroj (639,4 milionoj da dolaroj) kiel helpo al la Palestinanoj. Dum la renkontiĝo koncentriĝas al la Palestina ekonomio, la vizitantaj senditoj certe ankaŭ diskutos elstarajn disputigajn aferojn. Palestinaj intertraktantoj diris, ke Israelo intencas konstruadi novajn hejmojn sur okupata lando apud Jerusalemo, kio povus malklarigi la sekvontan serion de interpacigaj diskutoj, okazonta je la 23-a de decembro."Ni bezonas precizan Israelan decidon pri ĉi tiu afero," diris Palestina proparolanto Nabil Abu Rdainah. Donacantaj nacioj ekzamenadas reforman programon pretigita de la Palestina registaro. Tamen, la Monda Banko diris pasintsemajne, ke tielaj planoj ne estos sufiĉaj por revivigi la ekonomion, se Israelo ne levos komercajn kaj vojaĝajn restriktojn. Israelo ĝis nun rifuzis forigi kontrolpunktojn disigitaj tra la tuta okupata Cisjordanio, citante sekurecajn koncernojn. Israelo ankaŭ striktigis sian militistan kaj ekonomian kordonon ĉirkaŭ Gaza, ekde Islamisma Hamas ekkaptis la regon en Junio, kvankam dimanĉon 16-an de decembro ĝi permesis al centoj da Palestinanoj eliri el Gaza por partopreni la ĉiujaran “Haĝ” pilgrimon al Mekko. La politika divido de la Palestinana teritorio ankaŭ komplikigas la interpacigajn diskutojn, kun Cisjordanio regata de la Palestinana Prezidanto Mahmoud Abbas kaj Gaza regata de Hamas. (Reuters) |





FRANCIO /
PALESTINO - 17-an de Decembro.