Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Inaŭguriĝas plej alta turo en la mondo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Diversaĵoj
UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ (DUBAJO) - 04-an de januaro, 2010.

Dubajo ĵus inaŭguris la plej altan konstruaĵon de la mondo dum tiu ĉi emirolando provas samtempe restarigis iom de la optimismo kiun ĝi spertis antaŭ sia financa krizo. La "Burĝ Dubai", konstruita de proksimume 12 000 laboristoj kaj kiu altas 828 metrojn, malfermis hodiaŭ, ŝirmate de striktaj sekurecrimedoj.

La fina alteco restis sekreton rivelota ĉe la malfermo, sed ĝi antaŭlonge jam preterpasis sian plej proksiman rivalon en alteco - la turego Taipei 101 en Tajvano kiu altas "nur" 508 metrojn. Dubajo, unu el sep membroj de la Unuiĝintaj Arabaj Emirolandoj, akiris reputacion pri eksceseco kun la kreo de homfaritaj insuloj formitaj kiel palmoj kaj endoma skikampo en la dezerto. Sed la emirolando suferis ekonomian kraŝon fine de 2008 kiam la tutmonda financa krizo frapis. La fido de investantoj estis severe damaĝita denove en novembro kiam la emirlanda plej granda konglomeraĵo anoncis sian intencon prokrasti ŝuldorepagojn.

La
turego Burĝ Dubai inaŭguriĝis hodiaŭ lundon, kaj tion oni rigardas kiel pozitivan komencon de la jaro. Analizistoj kredas, ke la dubaja financa problemo ne estas malhelpis vendojn de la proksimume 1 100 loĝdomaj unuoj en la "superskrapilo". Tamen, la konstruaĵo spertas severajn kritikojn de grupoj pri homaj rajtoj, kiuj kontraŭis la fitrakton de laboristoj, kaj de ekologiistoj, kiuj diras, ke la turego draste pliigos la dubajan karbonan spuron.

La
turego estis evoluigita de Emaar Properties, kaj kredeble kostis 1,5 miliardon da usonaj dolaroj. Bill Baker, la konstruaĵa struktura inĝeniero, diris, ke Emaar insistis por konstrui ĉiam pli alten. "Ni ne estis certaj kiel alten ni povus iri," diris Baker. "Tio estis speco de esplorado ... lernosperto."

Krom luksaj apartamentoj kaj oficejoj, la turego estos hejmo de hotelo kiun projektis Giorgio Armani. La turego estas la ĉefornamaĵo de ensemblo kiu fariĝos nova centra loĝdoma kaj komerca distrikto. Ĝi staras flanke de dekoj da pli malgrandaj sed tutnovaj ĉielskrapantoj kaj la mezorienta plej granda vendejo.

Ankaŭ legu :
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi