Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Egiptio starigas ŝtalan muron laŭ landlimo kun Gaza-Strio |
|
|
| Mezoriento - Diversaĵoj |
![]() EGIPTIO / PALESTINO - 10-an de decembro, 2009.Egiptio komencas la starigon de grandega metala muro laŭ sia landlimo kun la Gaza-Strio, kie ĝi provas tranĉi kontrabandajn tunelojn, anoncas la brita BBC. Kiam finkonstruita la muro estos 10-11 km longa kaj enprofundiĝos 18 metrojn malsupre de la surfaco. La Egiptojn helpas usonaj armeaj inĝenieroj, kiuj faris desegnaĵon de la muro.
La plano estas sekrete gardita, sen rimarko aŭ konfirmo de la egipta registaro. La konstruo de la muro daŭros 18 monatojn. Jam de multaj semajnoj, lokaj kultivistoj rimarkis pli oftan agadon ĉe la landlimo, kie arboj estis dehakitaj. Sed tre malmultaj de ili konsciis, ke baro estas konstruata, pro tio, ke la metala baro, el superforta ŝtalo, estas kaŝita profunde en la tero. La muro estis fabrikita en Usono, kaj ke ĝi estis elprovita por certigi, ke ĝi povos rezisti bombatakojn. Ĝi ne povas esti tranĉita aŭ forfandita, resume ĝi estas nepenetrebla. Respondeculoj de la sekretaj servoj en Egiptio diras, ke la baro estas instalita apud la muro kiu jam ekzistas. Ili asertas, ke 4 km de la muro jam estas finkonstruita norde de la transirejo de Rafah, kaj verkoj hodiaŭ komenciĝas ĉe la suda parto. La tereno sub Egiptio kaj la Gaza-Strio similas al svisa fromaĝo, kun truegoj kaj tuneloj per kiuj Palestinanoj kontrabandas la ĉiutagaĵojn kiujn ilin necesas, kaj kiujn ili ne plu povas havigi al si pro la isralea blokado. Sed Israelanoj diras, ke la tuneloj ankaŭ estas uzataj por kontrabandi homojn, armilojn, kaj la erojn de la raketoj kiuj estas pafitaj al sudaj israelaj urboj. La muro antaŭvideble ne haltos ĉiun kontrabandadon, sed ĝi devigos al Palestinanoj fosi pli profunden, kaj ĝi kredeble tranĉos la centojn da supraĵaj tuneloj pli proksimaj al la surfaco kiuj estas uzataj por transmovi la plejparton de la varoj. |





EGIPTIO /
PALESTINO - 10-an de decembro, 2009.
konsciis, ke