Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Atoma programo : Tempo baldaŭ elĉerpiĝos por Irano |
|
|
| Mezoriento - Diversaĵoj |
![]() IRANO - 04-an de decembro, 2009.Tempo baldaŭ elĉerpiĝos por Irano, se ĝi volas eviti embargon pro sia atoma programo, Usono anoncis. La anonco venas post kiam Teherano denove spitis la ses landojn kun kiuj ĝi provas atingi interkonsenton pri la atoma materialo. Tiuj ses landoj kredas, ke Irano provas konstrui atoman bombon, sed Irano diras, ke sia programo havas nur civilan celon.
Irano malakceptis interkonsenton, kiu proponis kvietigi internaciajn timojn pri la iranaj provoj riĉigi uranion. la jam ekzistanta embargo de le Unuiĝintaj Nacioj celas malhelpi la enfluon de eroj aŭ teknologio kiu povus helpi Iranon riĉigi uranion aŭ evoluigi atomarmilojn. Sed nova pli severa embargo povus esti trudita, se diplomatio ne sukcesas, intertraktantoj diras. "Tempo baldaŭ elĉerpiĝos. kaj la templimo estas la fino de la jaro,"la proparolanto por la Blanka Domo Robert Gibbs diris al ĵurnalistoj merkredon. Ses landoj - Usono, Britio, Francio, Germanio, Ĉinio kaj Rusio - implikiĝas en la kunordigo de la oficiala pozicio de la UN-Sekureca Konsilio pri Irano. Ili sugestis, ke riĉigo de uranio por civila atoma energio povus esti reguligita, se Irano transdonus sian uranion al Rusio kiu kontrolus la procezon. Sed Irano malakceptis tiun sugeston. Merkredon la prezidento Mahmud Ahmadineĵad anoncis, ke Irano daŭre intencas riĉigi sian propran uranion je pli alta grado ol nuntempe. Ĵaŭdon, la irana Parlamento diris, ke ĝi revizios rilatojn kun registaroj kiuj subtenis kondamnon de la irana registaro ĉe la Internacia Atomenergia Organizo. Rusio, antaŭe konsiderita kiel alianculo de Irano, aliĝis al la voĉdono ĉe la UN-Internacia Organizo kiu kondamnis Iranon pro la prisilento de dua atoma servo en la montoj apud Qom. Sed la rusa ĉefministro Vladimir Putin ŝajne mildigis sian premon sur Iranon, kaj rifuzis respondi al demando pri ebla embargo ĉe televida demandoseanco. Rusio "ne havis informojn, ke Irano prepariĝas por la fabrikado de atomarmilo" Sro Putin diris. Ankaŭ legu :
|





IRANO - 04-an de decembro, 2009.
