Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ĉu Israelo retenas palestinan akvon ? Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Diversaĵoj
PALESTINO/ ISRAELO - 27-an de oktobro, 2009.

Israelo malhavigas al Palestinanoj aliron al baza pura, sekura akvo, Amnestio Internacia diras. En raporto, la grupo pri homaj rajtoj diras, ke Israelo restriktas liveron de akvo al Palestinanoj en okupata Cisjordanio. Ĝi diras, ke "en la Gaza-Strio, la israela blokado metis situacion de akvolivero kaj kloakaro en severan krizon". Israelo diras siaflanke, ke la raporto estas misa kaj la Palestinanoj akiras pli da akvo ol estis konsentite sub la  pacakordo de la 1990-aj jaroj .

En
la 112-paĝa raporto, Amnestio deklaras, ke la mezuma palestina ĉiutaga akvokonsumo atingas 70 litrojn tage, kompare kun 300 litroj por la Israelanoj. Ĝi diras, ke iuj Palestinanoj apenaŭ ricevas 20 litrojn tage - la minimumon rekomendita en humanitaraj krizoj. Amnestio ankaŭ asertas, ke Israelo malakceptas al cisjordaniaj Palestinanoj la rajton fosi putojn, kaj detruas akvocisternilojn.

Samtempe, la raporto asertas, ke israelaj kolonianoj ĝuas naĝejojn kaj verdajn ĝardenojn. En la Gaza-Strio, Israelo rifuzas aliron al multe de la konstruaĵ-materialoj kiuj necesas por renovigi la malfortiĝantan akvosistemon, la dokumento diras. En la raporto aldoniĝas, ke Israelo uzas pli ol 80% de la akvo el la grundakvaj montoj, ĉefa fonto de subtera akvo en Israelo kaj okupataj palestinaj teritorioj.

"
Akvo estas baza bezono kaj rajto, sed por multaj Palestinanoj, ricevi malriĉajn kaj malbonkvalitajn kvantojn da akvo iĝis vera lukso, kies koston ili apenaŭ povas pagi", Amnestio diras. "Israelo devas ĉesigi sian diskriminacian politikon, tuj levi ĉiujn restriktojn kiujn ĝi trudas sur palestina aliro al akvo. Israelo akceptu la respondecon pri traktado de la problemoj kiujn ĝi kreis, ebligante al Palestinanoj aliri al justa porcio de la dividenda akvoresurso".

La
proparolanto de la israela registaro Mark Regev diris, ke la raporto estis fakte erara, akuzis la Palestinanojn pri misadministrado de akvoresursoj. Li ankaŭ malakceptis la aserton, ke Israelo malhelpas al Palestinanoj bori por trovi akvon. La proparolanto diris, ke Israelo aprobis 82  tielajn projektojn sed la Palestinanoj sole efektivigis 26 de ili.

Artikolo tradukita el la BBC
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi