Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Irano akuzas Pakistanon pri atenco |
|
|
| Mezoriento - Diversaĵoj |
![]() IRANO - 19-an de oktobro, 2009.La irana prezidento akuzas pakistanajn agentojn pri kompromitiĝo en la memmortiga atenco en sudorienta Irano kiu celis grupon de elitaj anoj de la Revolucia Gvardio. La prezidento Mahmud Ahmadineĵad alvokas al Pakistano aresti la atencintojn, kiuj laŭ iranaj respondeculoj alvenis de Pakistano. Almenaŭ 35 homoj mortis en la atako, en sudorienta Baluĉio. Pakistana proparolanto kondamnis la atakon, pri kiu oni kulpigas la Sunaisman rezistgrupon, Jundullah. La proparolanto de la ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Abdul Basit, ankaŭ refutis iranajn asertojn, ke la gvidanto de Jundullah estas en Pakistano. Laŭ ŝtataj amaskomunikiloj, unu aŭ pli memmortigaj atenculoj celis la grupon de gvidantoj de la Revolucia Gvardio kiuj aranĝis renkonton kun tribestroj en la distrikto de Pishin apud la pakistana landlimo. Raportoj diras, ke memmortiga atenculo eksplodigis zonon plenplenan de eksplodaĵoj kiam la kunsido komenciĝis. La vickomandanto de la Gardista terforto, la Generalo Nuri Ali Ŝuŝtari, kaj la provinca ĉefkomandanto, Raĝab Ali Mohammadzadeh, estis inter almenaŭ ses oficiroj mortigitaj laŭ lastaj raportoj. Dekoj da homoj estis vunditaj. Pintaj oficiroj de Gardistoj ankaŭ devontigis sin liveri "superfortan" respondon al la gvidantoj de la atako, laŭ la agentejo France Presse. Sro Ahmadineĵad montris al Pakistano. "Ni estis informitaj, ke iuj agentoj de la sekureca servo en Pakistano kompromitiĝis kun la ĉefaj elementoj de ĉi tiu terorismaĵo," li laŭraporte diris al la duonoficiala irana novaĵagentejo Fars. "Ni konsideras, ke estas nia rajto postuli ĉi tiujn krimulojn de ili," li diris. "Ni petas al la pakistana registaro ne prokrasti la areston de la ĉefaj elementoj en ĉi tiu terorista atenco." Iranaj respondeculoj kunvokis altrangan pakistanan diplomaton en Teherano, asertante, ke la atakintoj alvenis en Irano el Pakistano, iranaj ŝtataj amaskomunikiloj raportis. La irana ministerio pri Eksterlandaj Aferoj ankaŭ "protestas kontraŭ la uzo de la pakistana teritorio fare de la teroristoj kaj ribeluloj kontraŭ la Islama Respubliko de Irano," la novaĵagentejo Isna raportas. Antaŭe, la Parolanto de la irana Parlamento Ali Larijani asertis, ke "usona agado" kontribuis al la atako, akuzo malakceptita de Usono. La provinco de Baluĉio plejparte konsistas el la baluĉia etno, kiu mem apartenas al la Sunaisma Islama malplimulto de Irano. La grupo Jundallah antaŭe jam estis akuzita de Irano pri teroristaj aktivaĵoj en la provinco. La provinco landlimas kun Pakistano kaj Afganio, kaj delonge suferas pro la efikoj de kontrabandado, ŝakrado de drogoj, kaj forkapto de homoj. Jundallah, kiu ankaŭ nomiĝas la "Populara Movado de Rezistado de Irano", asertas, ke ĝi batalas kontraŭ la politika kaj religia subpremo de la landa Sunaisma malplimulto. Lokaj amaskomunikiloj citis respondeculojn, kiuj diris, ke Jundallah akceptis sian respondecon por la dimanĉa bombado, kvankam ne estis rekta aserto de la grupo. |





IRANO - 19-an de oktobro, 2009.