Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Raketoj el Libano trafas Israelon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Diversaĵoj
LIBANO / ISRAELO - 12-an de septembro, 2009.

Du raketoj estis pafitaj de suda Libano al norda Israelo, anoncis la israela polico. Neniu estis vundita en la okazaĵo de lasta vendredo posttagmeze. La mortaroj estis pafitaj el la vilaĝo de Qalayil kaj alteriĝis en la okcidenta regiono de Galileo. Israelo respondis siavice per pafado de almenaŭ 15 raketoj al Qalayil, 9 km de la havenurbo de Tiro.

La israela armeo diris, ke ĝi tenas la libanan registaron kaj armeon respondeca pro la raketpafado, pro tio ke ili devu malhelpi raketpafado de Libano al Israelo. La interŝanĝo okazis unu tagon post kiam la libana Saad Harriri anoncis, ke li eksiĝas kiel libana nomumita ĉefministro. La kontraŭstaro malakceptis lian Kabinetoproponon. Iuj analizistoj zorgas pri tio, ke la malĉeesto de registaro en Libano povus estigi ankaŭ malĉeesto de aŭtoritato kaj plimalbonigi la staton de sekureco.

Israelo batalis tutmonatan militon en 2006 kontraŭ Hezbollah, grupo originale starigita por batali la israelan okupacion de suda Libano kaj kiu daŭrigas fortan subtenon inter libanaj Ŝijaismaj Islamanoj. Hezbollah ne postulis respondecon de la vendreda pafado. Palestinaj frakcioj en suda Libano antaŭe estis suspektataj pri raketopafoj al Israelo. Kelkaj raketoj estis pafitaj al la israela teritorio ekde la milito de 2006. "En plej okazoj mankas asertoj de respondeco, kaj respondeculoj en Libano kulpigis ekstremismajn grupojn - foje Palestinanojn, foje grupojn ligitajn al al-Kaido. La altempigo estas grava. Unue, la israela armeo faras gravan militistan ekzercon laŭ la landlimo ĉi tiun semajnon. " rakontas analizisto.

La israela armeo diris, ke ĝi estas preparanta por ebla milito. La ekzercado ŝajnigas intensan militon. "Ĝi ankaŭ okazas semajnojn post kiam Benjamin Netanjahu, la israela ĉefministro, diris al Hezbollah, ke ili estos devigitaj porti la respondecon pri iu ago okazonta, se Hezbollahaj respondeculoj estos parto de la nova registaro en Libano. Hassan Nasrallah, la Ĝenerala Sekretario de Hezbollah, interpretis tiun komunikaĵon israelan, dirante, ke milito certe baldaŭ ne okazos, sed, ke Israelo provas bloki la formadon de nova libana registaro. Libano estas sen registaro dum pli ol du monatoj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi