Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Francio malfermas militistan bazon en la Persa Golfo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Diversaĵoj
UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ / FRANCIO - 26-an de majo, 2009.

La franca prezidento Nicolas Sarkozy formale malfermis francan militistan bazon en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiu estas la unua konstanta bazo de Francio en la Persa Golfo. La flagoj de Francio kaj la UAE estis altigitaj ĉe ceremonio ĉe la tielnomata "tendaro de Paco" en la emirlando Abu-Dabio.

Francio estas eminenta militista provizanto de la Golfa ŝtato, kaj subskribis atoman kunlaborinterkonsenton pasintjare. La nova bazo gastigos ĝis 500 francajn soldatojn kaj inkluzivas mararmean bazon, aerarmean bazon, kaj trejnejon. La nova militista bazo, unua bazo konstruita de Francio ekster sia teritorio de multaj jaroj, fortigas diplomatiajn kaj militistajn ligojn inter Francio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. La 500 soldatoj tie havos subtenan kaj trejnadan rolon, prefere ol partopreni realajn operacojn. Sed la bazo donos ankaŭ nemalhaveblan certigon al la Emirolandoj, kiuj, kune kun multe de siaj arabaj najbaroj,  zorgas pri la atoma minaco fare de Irano.

"Estu certa, ke Francio estos ĉe via flanko en la okazo, ke via sekureco estos minacata," Sro Sarkozy diris en intervjuo kun la oficiala novaĵagentejo de la UAE. "Per ĉi tiu bazo, la unua en Mezoriento, Francio pretas preni siajn respondecojn por certigi stabilecon en ĉi tiu strategia regiono." aldonis Sro Sarkozy kaj ligis la bazon al asertata irana minaco: "Ni intence prenas malinstigan sintenon. Se Irano atakus, ni efektive estus ankaŭ atakitaj." Korespondantoj diras, ke la bazo altiris iujn kritikojn en francaj politikaj rondoj pro la kialo, ke Francio riskas esti kuntirita en regiona milito.

Sro Sarkozy flugis al Abu-Dabio kun kvar ministroj kaj delegacio de altrangaj negocistoj. Li malfermis la viziton per manĝo kun la Kronprinco Ŝejko Mohammad Bin Zayed al-Nahyan. Respondeculoj diris, ke intertraktoj daŭras pri la ebla vendo de 60 novaj militjetoj Rafale al la UAE en interkonsento kiu kostos ok miliardojn da eŭroj. La franca aviadilo Rafale, kiu ankoraŭ ne trovis fremdan aĉetinton, povus anstataŭi la emirlandan aron de francaj batalaviadiloj Mirage 2000.

Krom la inaŭguro de la tendaro de Paco, Nicolas Sarkozy vizitos la ejon de la nova Muzeo Louvre, kiun Francio estas malfermanta en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Dume, Usono daŭrigas la superregan fremdan militistan ĉeeston en la Golfo, kun kernaj aerarmeaj bazoj kaj loĝistikaj operacoj, kaj ĝia Kvina Armeo en Barejno. Tamen, la tendaro de Paco alportas al Francio strategian pozicion en la gravega koridoro de la Persa Golfo, kiu portas proksimume 40% de la mondaj naftoprovizoj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi