Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Hispano venkas en la "Tour de France" |
|
| Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj |
|
Carlos Sastre hodiaŭ gajnis sian unuan "Tour de France" kaj iĝas la tria Hispano en tri jaroj kiu tion faras. La rajdanto de la teamo CSC, 33-jaraĝa, estis jam unua ekde lastsabata etapo, kaj fine gajnis per 58 sekundoj antaŭ sia tuja sekvanto.
Sed la tago apartenas ja al la modesta Sastre kiu ĝuis la tradician malstreĉitan lasttagan procesion en Parizo. Li ekposedis la flavan ĵerzon kiam li lanĉis aŭdacan atakon malsupre de la vetkura fina montogrimpado, kaj sukcesis pasi la linion de tiu etapo en L'Alpe d'Huez kun 2 minutoj kaj 15 sekundoj anticipe de sia rivalo Evans. "Tio estas tre emocia momento por mi," diris Sastre post la fina etapo. "Mi revis pri ĉi tiu moment jam de mia infanaĝo. Mi ne trovas vortojn, esti tie ĉi kun mia familio estas vere speciala." La Tour de France, laŭvorte "rondiro de Francio", estas la plej longa kaj severa konkurso por biciklistoj, fondita en la jaro 1903. Ĝi okazas ĉiujare en julio kaj estas inter la plej popularaj eventoj en Francio. Ĉiutage estas aparta konkurso sed nur la plej sukcesa entute rajtas porti la prestiĝan flavan ĵerzon (france : le maillot jaune). Tradicie, kvankam la vojo ŝanĝiĝas ĉiujare, la Tour de France finiĝas en la centro de Parizo sur la avenuo Champs Elysées.
|



FRANCIO - 27-an de julio, 2008.
