Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Irlando gajnas Grandan Ŝlemon ĉe rugbea ĉampioneco Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
IRLANDO / NORDA IRLANDO - 24-an de marto, 2009.
 
Miloj da homoj surstraten eliris por ĝoje saluti la irlandan rugbeoteamon post ilia venko en la Ĉampioneco de la Ses Landoj en kiu ili certigis al si ilian unuan Grandan Ŝlemon n 61 jaroj. La teamo, kiu faris kompletan venkon super Kimrio per 17 kontraŭ 15 poentoj, ricevis kvazaŭekstazan bonvenon en Dublino.


La teamkapitano Brian O'Driscoll, diris, ke tio estas "mirinda sento". "Ni ne sentas doloron tiel multe kiel ni sentus ĝin, se ni estus perdintaj," li diris. La trejnisto Declan Kidney eldirs omaĝon al sia teamo kaj la subtenantoj kiuj sekvis la kampanjon al la Granda Ŝlemo  super sep semajnoj. Antaŭe, centoj da fervoruloj salutis la teamon ĉe la flughaveno de Dublino. La nordirlandaj ludistoj Rory Best kaj Stephen Ferris diris, ke ili estis "surprizegitaj" de la amasoj. "Estas imponege ĉu ne ?," la ludisto Rory Best diris. "Ne estas konvene sinki en tia amaso tamen, ni baldaŭ faros."

La proparolanto Pat Ramsey alvokis al la nordirlanda misnistro pri Sportoj Gregory Campbell okazigi ricevon ĉe Stormont por la teamo. Li diris: "La historia atingo de ĉi tiu irlanda teamo devis esti agnoski en Norda Irlando". Sro Campbell diris, ke li diskutos iujn aranĝojn por celebri la venkon kun Ulster Rugbea-futbalo Unio de Norda Irlando.

Legu pli pri Granda Ŝlemo
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi