Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Tradicia glitkuro en Nederlando minacita de klimata ŝanĝiĝo |
|
|
| Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj |
![]() NEDERLANDO - 18-an de marto, 2009.La "Elfstedentocht" (Veturo de la Dek Unu Urboj) estas kurso longa je 200 kilometroj de glitado sur la glaciiĝintaj kanaloj kaj lagoj en provinco Frislando, en la nordo de Nederlando. Ĝis 15 000 bonsortaj (amatoraj) animoj prenas la defion... kiam ĝi okazas. 2009 markas sian centjariĝon. Atletoj kiuj partoprenas al ĉi tiu evento ne precize estas "vetkurĉevaloj". Ili estas "laborĉevaloj", homoj kiuj konas la landon, kultivistoj kiuj pasigis sian junaĝon ĉe ĉi tiuj kondiĉoj, homoj kiuj scipovas forgesi la doloron kaj la froston, homoj kiuj komprenas kio estas tia defio. Estas ankaŭ kelkaj partoj kie mankas glacio, laŭ kiuj oni devas piediri per glitŝuoj (nomataj "Klunen"). Estas precipe lerta tasko kiu povas kaŭzi iujn gravajn maleolajn vundojn. La gajninto estos pormomenta famulo, konata nomo kiel Henk Angenent, 41-jara brusela kultivisto, kiu estis la lasta gajninto en 1997. Aliaj konkursantoj inkluzivis la kronprincon Willem-Alexander. Eterna gloro estas la finfina rekompenco por liaj penoj; bone, tio estas eterna gloro en Nederlando. Kurglitado estas la dua plej populara sporto post futbalo. Krom Norvegio kaj Germanio, malmultaj landoj atentas tiun sporton. La deksesa kaj lasttempa eldono de la "Elfstedentocht" okazis en 1997. Eĉ la usona CNN tiam dediĉis trideksekundan raporton pri ĝi ! Frislando havas grandan fieron en la organizo de la evento en la dek unu urboj : Leeuwarden, Sneek, IJlst, Sloten, Stavoren, Hindeloopen, Workum, Bolsward, Harlingen, Franeker kaj Dokkum. Ĉar tio estas unu el la malmultaj momentoj, kiam la cetera Nederlando suprenrigardas norden kaj vere interesiĝas pri kio okazas tie. Por unu tago, la Nederlandanoj estas scivolaj pri sia "frisa malplimulto" kaj povas tiam efektive sentiĝi iom da frisa patriotismo. Por celebri la centan datrevenon de la "Elfstedentocht" en 2009, malsamaj aktivaĵoj estis organizitaj tutjare. Ĉiu el la dek unu urboj laŭ la travojaĝo iĝas "urbo de la monato". En marto ĉi tiu estas IJlst. Ekde 1989, alternativa Veturo de la Dek unu Urboj estas organizita en Weissensee, Aŭstrio. Sed la originala vetkuro ne povas okazi ĉiun jaron en Nederlando ĉar la veterkondiĉoj devas esti ĉirkaŭ -10 gradoj celsiusaj dum almenaŭ unu semajno, kaj la glacio devas esti almenaŭ 15 cm dika. Kiam la temperaturo malpliiĝas kaj restas glacio dum kelkaj semajnoj, tiam estas ŝanco, ke la Elfstedentocht estos organizita. La organiza asocio, "de Koninklijke Vereniging de Friesche Elfsteden" (la Reĝa Asocio de la Frisaj Dek unu Urboj) povas organii la vetkuron de "Elfstedentocht" en mallonga periodo. La tutmonda varmiĝo havas grandan efikon. Ordinaraj temperaturoj en la vintraj monatoj altiĝis je proksimume 2 gradoj ekde 1951 kaj periodoj de daŭra frosto estas malpli oftaj. Kelkaj argumentas, ke ni ne tro maltrankviliĝu pri la klimata ŝanĝiĝo, ĉar la tera klimato jam ŝanĝiĝis tra sia tuta historio kaj tio estas natura procezo. Ili ŝajne forgesas, ke la rapideco de la nuna procezo estas ja la ĉefa zorgo. La feroca rapideco de tutmonda varmiĝo indikas, ke tio estas fenomeno influata de la homaro. Necesis dekmiloj da jaroj antaŭ ol atingi 2 gradojn da pliiĝo de temperaturo, ne nuraj 57 jaroj... Dume, la Nederlandanoj kaj Frislandanoj ankoraŭ havas la febron de la "Elfstedentocht" ĉiun jaron. Ili ankoraŭ ne kutimiĝis al la fakto, ke la evento verŝajne ne okazos, sekve ĉiam, kiam la temperaturo falas sub nulo, la unuaj riskemuloj aperas sur la lagojn. La naciaj novaĵoj estas plenaj de ĝojaj infanoj kiuj ĝuas surglacian amuzo. Eble ĝi okazos venontjare. Se jes, ni invitas Eŭropon ŝati neforgeseblan spektaklon kaj veni al Frislando, kaj kial ne per publikaj transportiloj ?... Se ni reduktas nian karbonan spuron, la realaj ŝancoj por ke ĉi tiu mirinda evento okazu denove pliiĝos... Legu pli pri la "Elfstedentocht" |





NEDERLANDO - 18-an de marto, 2009.
La deksesa kaj lasttempa eldono de la "Elfstedentocht" okazis en 1997. Eĉ la usona CNN tiam dediĉis trideksekundan raporton pri ĝi ! Frislando havas grandan fieron en la organizo de la evento en la dek unu urboj : Leeuwarden, Sneek, IJlst, Sloten, Stavoren, Hindeloopen, Workum, Bolsward, Harlingen, Franeker kaj Dokkum. Ĉar tio estas unu el la malmultaj momentoj, kiam la cetera Nederlando suprenrigardas norden kaj vere interesiĝas pri kio okazas tie. Por unu tago, la Nederlandanoj estas scivolaj pri sia "frisa malplimulto" kaj povas tiam efektive sentiĝi iom da frisa patriotismo. 