Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Hispanio gajnas Pokalon Davis |
|
| Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj |
ARGENTINO / HISPANIO - 24-an de novembro, 2008.Hispanio malgravigis la mankon de Rafael Nadal kontraŭ Argentino kaj sukcesis gajni la Pokalon Davis. Fernando Verdasco venkis José Acasuso 6-3, 6-7, 4-6, 6-3, 6-1, kaj donis al Hispanio ĝian trian trofeon. La Hispanoj atingis malatakeblan 3-1, la plej bonan serion antaŭ tumulta argentina amaso ĉe la stadiono Islas Malvinas en Mar del Plata. Argentino triafoje malvenkis en finalo. En 2006 Rusio estis pli bona kaj en 1981 Usono. La Argentinanoj vetludis ĉifoje en ilia propra lando, kio normale estas avantaĝo, sed sur la ludejo de Mar del Plata montriĝis Hispanio eĉ sen sia kapitano Rafael Nafal pli forta. David Nalbandian ebligis al Argentino vendredon antaŭeniri ĝis la finalo per lia venko kontraŭ David Ferrer. Feliciano Lopez faris la samon kontraŭ Juan Martin del Potro. En la duobla ludo sabaton la du ludantoj Verdasco / Lopez gajnigis Hispanion per 2-1 kontraŭ la argentinaj ludantoj Nalbandian / Agustin Calleri. |



ARGENTINO /
HISPANIO - 24-an de novembro, 2008.