Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Lewis Hamilton, nova F1-ĉampiono Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj

lewis-hamilton

gb BRITIO - 3-an de novembro, 2008.

 Lewis Hamilton estis profunde kortuŝita ĉar li gajnis la mondan ĉampionecon 2008 post sezona finalo en Brazilo. "Estas tutsimple neeble tion vortigi," diris la 23-jaraĝa viro, kiu nun estas la plej juna iam ajn ĉampiono de F1.

"Estis tia longa vojo kaj mi estas tiel senvorta. Ĉion dirite, la penoj kiujn ni faris, mi sekve ĝojas pri tio, ke mi povas fari ĉi tion por ĉiuj. Estis unu el la plej fortaj vetkuroj de mia vivo - se ne la plej forta." Hamilton certigis al si la titolon kiam li preterpasis Timo Glock kaj akcelis en la fina angulo de la vetkuro por ekkapti la aŭtistan kronon de Felipe Massa, kiu prenis la kvadratitan flagon anticipe de li.

La juna Anglo faras same kiel la kanada gajninto Jacques Villeneuve en 1997, tio estas, gajni la ĉampionecon partopreninte nur sian duan sezonon. Je la aĝo de 23 jaroj, li sukcedas al Fernando Alonso, kiu estis 122 tagojn pli maljuna kiam li gajnis la titolon en 2005, kiel la sporta plej juna ĉampiono. Hamilton laboras ĉe McLaren teamo kaj dankis al ĝia estro Ron Dennis.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi